Abelujon ne incitu, amason ne spitu
%
Afabla vorto pli atingas ol forto
%
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas
%
Agxo maljuna ne estas oportuna
%
Agxo tro matura ne estas plezura
%
Akiro kaj perdo rajdas duope
%
Akvo bolas, murmuras, sed fine gxi kuras
%
Akvo kaj pano servas al sano
%
Akvo kura -- akvo pura
%
Akvo silenta subfosas la bordon
%
Akvo trankvila estas akvo dangxera
%
Akvon senmovan kovras putrajxo
%
Al amiko nova ne fidu sen provo
%
Al bona cxasisto iras mem la besto
%
Al cxevalo donacita oni busxon ne esploras
%
Al cxiu besto placxas gxia nesto
%
Al cxiu frato lian parton
%
Al cxiu konvenas, kio al li apartenas
%
Al cxiu sanktulo apartan kandelon
%
Al cxiu sia propra estas cxarma kaj kara
%
Al cxiu sinjoro estu lia honoro
%
Al Dio placxu, sed sur diablon ne kracxu
%
Al Dio servu, diablon rezervu
%
Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas
%
Al farun' malbonspeca ne helpos la spico
%
Al felicxulo ecx koko donas ovojn
%
Al fisx' kuirita jam akvo ne helpos
%
Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu
%
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj
%
Al hundo bastono -- al hom' leciono
%
Al kavo senfunda sxtopado ne helpas
%
Al kokino la ovo lecionojn ne donu
%
Al koro penetro per okula fenestro
%
Al kuko kaj kaso cxiam venas amaso
%
Al la afero
%
Al la busxo de "oni" neniu povas ordoni
%
Al la fisxo ne instruu nagxarton
%
Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro
%
Al la papero ne mankas tolero
%
Al li ne mankas defendo kontraux ofendo
%
Al loko dolora ni manon etendas -- al loko cxarma okulojn ni sendas
%
Al malricxulo infanoj ne mankas
%
Al malricxulo ovo kiel al ricxulo bovo
%
Al malsagxulo ne helpas admono, nur bastono
%
Al mono kaj forto humiligxas la sorto
%
Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas
%
Al porko Dio kornojn ne donas
%
Al posedanto de metio mankas nenio
%
Al promeso oni ne kredas -- kredu, kiu posedas
%
Al protekto kaj forto helpas la sorto
%
Al sklavo mon' ne estas savo -- li cxiam restas sklavo
%
Al tiu cxio cedas, kiu monon posedas
%
Al venko rajto venas, se gxin forto subtenas
%
Al vi ne placxis sitelo, laboru per martelo
%
Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas
%
Alia tempo, aliaj moroj
%
Alia urbo, alia moro
%
Aliaj domoj, aliaj homoj
%
Aliaj tempoj, aliaj moroj
%
Aliajn gvidas, kaj mem ne vidas
%
Alian ne mallauxdu, vin mem ne aplauxdu
%
Aliloka cxielo estas sama cxielo
%
Almozoj ne malricxigas
%
Almozpetanto singxena restas kun sako malplena
%
Alpremi iun al muro
%
Altan arbon batas la fulmo
%
Amaso da fiancxoj, sed la gxusta ne venas
%
Amaso da mono kaj titolo de barono
%
Ambaux floroj de samaj valoroj
%
Ameno diablon ne forpelas
%
Amikeco aparte, afero aparte
%
Amikeco aparte, ofico aparte
%
Amiko -- intimulo
%
Amiko de amiko estas ankaux amiko
%
Amiko en gxojo kaj malgxojo
%
Amiko en gxojo kaj ploro
%
Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara
%
Amiko estas kara, sed vero pli kara
%
Amiko fidela estas trezoro plej bela
%
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu
%
Amikon montras malfelicxo
%
Amikon sxatu, malamikon ne batu
%
Amo estas forta, sed mono pli forta
%
Amo faras ion, mono cxion
%
Amo kaj jxaluzo estas gefratoj
%
Amo kaj puno logxas komune
%
Amo pli kora, disigxo pli dolora
%
Amo supermezura ne estas plezura
%
Amu Antonon, sed gardu vian monon
%
Amu domon novan kaj amikon malnovan
%
Amu edzinon plej kore, sed tenu sxin bonmore
%
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras
%
Ankaux al ni la suno eklumos
%
Ankaux al nia nesto venos iam la festo
%
Ankaux diablo tondron suferos
%
Ankaux la lupon atingos la sorto
%
Ankaux por diablo tondro ekzistas
%
Ankoraux Dio ne dormas
%
Ankoraux la ezoko ne estas sur la hoko
%
Ankoraux la gajno ne estas en la mano
%
Ankoraux multe vi kuros, gxis vi alkuros
%
Ankoraux neniu evitis la sorton
%
Ankoraux neniu placxis al cxiu
%
Antaux cxio zorgu oficon -- plezuro atendos sian vicon
%
Antaux la lango laboru la cerbo
%
Antaux mortigo de urso ne vendu gxian felon
%
Antaux okuloj ne staras, doloron ne faras
%
Antaux tima okulo potencigxas ecx kulo
%
Antaux vespero ne estu fiera
%
Antauxe intencu kaj poste komencu
%
Antauxe kion vi devas, poste kion vi volas
%
Antauxparolo liberigas de postparolo
%
Aperas prudento, kiam pasis la momento
%
Aprila vetero -- trompa aero
%
Apud plena mangxotablo cxiu estas tre afabla
%
Apud propra domo sxtelisto ne sxtelas
%
Arangxite, ordigite
%
Arbaro auxdas, kampo vidas
%
Arbo krakanta venton ne timas
%
Atakis lin horo malsagxa
%
Atakis teruro, ektremis la kruro
%
Atendi bonan veteron kaj laman kurieron
%
Atendi sur tero, gxis sekigxos la rivero
%
Atendis, atendis, gxis lin cxerko etendis
%
Atendis, meditis, gxis en tombon englitis
%
Atendu min antaux la domo de mia pranepo
%
Atentu
%
Atesto de matureco
%
Atingi la vesperon de sia vivo
%
Aux cxio, aux nenio
%
Aux festene, aux malplene
%
Aux festo, aux fasto
%
Aux kuseno sub ripo, aux bato per vipo
%
Aux ministran postenon, aux pundoman katenon
%
Aux plej ricxa stato, aux plena malsato
%
Auxskultas prudente, kiu auxskultas atente
%
Auxskulti kiel hxinan predikon
%
Avarulo avaras, heredantoj malsxparas
%
Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
%
Avarulo pagas duoble
%
Azen' al azeno riprocxas malsagxon
%
Azenon komunan oni batas plej multe
%
Babilas, muelas, kion lango elpelas
%
Balaajxon el korto eksteren ne elportu
%
Barakti kiel fisxo ekster la akvo
%
Barbo elkreskis, sed sagxon ne naskis
%
Barbo potenca, sed kapo sensenca
%
Barelo malplena sonas plej lauxte
%
Bastono batas, bastono resaltas
%
Batadi kiel fisxo kontraux glacio
%
Batadi la venton
%
Bataladi kontraux la sorto
%
Batanto povas argumenti, batato devas silenti
%
Batita komprenas aludon
%
Bato de frato estas sen kompato
%
Bato de patrino ne longe doloras
%
Batu malbonulon, li vin flatos -- kisu, li vin batos
%
Bedauxrinde
%
Bedauxro kaj cxagreno sxuldon ne kovras
%
Bela birdo
%
Bela celo por fabelo
%
Bela paro por altaro
%
Bela per vizagxo, sed ne bela per sagxo
%
Bela vizagxo estas duono da doto
%
Bela vizagxo, sed ne bela la sagxo
%
Belaj rakontoj el trans la montoj
%
Beleco hodiaux estas, morgaux ne restas
%
Beleco logas, virto apogas
%
Belecon taksas ne okulo sed koro
%
Bezono estas plej forta ordono
%
Birdo kantas laux sia beko
%
Birdo petolas, kiom gxi volas
%
Blindulo kartojn ludi ne devas
%
Bojas hundido, cxar tiel faras la hundo
%
Bojas hundido, kiel gxi auxdas de hundoj
%
Bojas hundo sen puno ecx kontraux la suno
%
Bona estas domo nova kaj amiko malnova
%
Bona estas fremdlando, sed aliaj tie logxu
%
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo
%
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide
%
Bona gloro pli valoras ol oro
%
Bona ideo venas post la pereo
%
Bona kaporalo revas esti generalo
%
Bona puno por malbona peno
%
Bona stato sagxigas, malbona malsagxigas
%
Bona vino al la fino
%
Bonaj infanoj gepatrojn felicxigas, malbonaj ilin entombigas
%
Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj
%
Bone kreskas la herbo, sed cxevalo jam mortis
%
Bone sukcesu, sed ankaux nin ne forgesu
%
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas
%
Bonfaron oni facile forgesas
%
Bongusta peco longe ne atendas
%
Bono farita ne estas perdita
%
Bono posedata ne estas sxatata
%
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis
%
Bovo prenita, koko donita kaj -- kvita
%
Brava batalanto kontraux plado bolanta
%
Brava homo en sia domo
%
Bravulo kontraux musxo, sed musxo kontraux bravulo
%
Brogita ecx sur akvon blovas
%
Bruligi al si la lipharojn
%
Bruo potenca, nula esenco
%
Bucxas la lupo, oni ankaux gxin bucxos
%
Butonumi iun malvaste
%
Celi anseron, trafi aeron
%
Celis paseron, trafis anseron
%
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis
%
Certajxo kaj legxo, kiel amen en pregxo
%
Certe, kiel duoble du kvar
%
Cindrulino
%
CXasajxo cxasanton ne atendas
%
CXe botisto la sxuo estas cxiam kun truo
%
CXe l' fresxa faro
%
CXe la tagigxo
%
CXe mastro sxtelisto la servantoj ne sxtelas
%
CXe plej granda fido memoru pri perfido
%
CXe stomako malsata ne kapricas palato
%
CXe tablo malplena babilo ne fluas
%
CXe tro gxentila ekstero mankas sincero
%
CXe vesto velura suferas stomako
%
CXe vulpoj cxiam naskigxas nur vulpoj
%
CXerpi akvon per kribrilo
%
CXesis esti vino, sed vinagro ne farigxis
%
CXia dono estas bono
%
CXie estas varme, sed hejme plej cxarme
%
CXio dependas de "se" kaj "kiam"
%
CXio estas por li kiel polvero sur la tero
%
CXio havas finon
%
CXio havas sian "sed" kaj "se"
%
CXio sia estas plej cxarma
%
CXio supermezura estas terura
%
CXio tauxgas, kio venas
%
CXio transmara estas cxarma kaj kara
%
CXion novan oni sxatas, malnovan oni forbatas
%
CXion rigardi tra sia persona vitro
%
CXirkaux sanktuloj diabloj vagas
%
CXirkauxflatadi kaj cxirkauxflirtadi iun
%
CXiu "li" havas sian "sxi"
%
CXiu "tial" havas sian "kial"
%
CXiu abomenajxo trovas sian adoranton
%
CXiu angulo kun sia sanktulo
%
CXiu barono havas sian kapricon
%
CXiu besto zorgas pri sia nesto
%
CXiu eraro estas kulpo
%
CXiu estis junulo, cxiu estis pekulo
%
CXiu familio havas sian kriplulon
%
CXiu havas sian guston
%
CXiu havas sian kasxitan mizeron
%
CXiu havas sian propran guston
%
CXiu havas sian sxargxon
%
CXiu havas sian vermon
%
CXiu iras, kiel sagx' al li diras
%
CXiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio
%
CXiu komenco estas malfacila
%
CXiu kreas sian forton, cxiu forgxas sian sorton
%
CXiu mangxas, kiel li arangxas
%
CXiu mano al si altiras
%
CXiu medalo du flankojn posedas
%
CXiu mezuras aliajn laux sia mezurilo
%
CXiu morgaux havas sian zorgon
%
CXiu persono kun sia bezono
%
CXiu por si -- por cxiuj Di'
%
CXiu por si mem estas la plej kara
%
CXiu propran sagxon posedas
%
CXiu provas, kion li povas
%
CXiu sezono kun sia bono
%
CXiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
%
CXiu sin gvidas, kiel li vidas
%
CXiu tajloro havas sian trancxmanieron
%
CXiu vivas laux sia prudento kaj sento
%
CXiu vulpo sian voston lauxdas
%
CXiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
%
CXiuj milionoj konsistas el milonoj
%
CXiun demandu, sed mem al vi komandu
%
Danci antaux iu sur piedoj kaj manoj
%
Danci kiel kato cxirkaux poto
%
Danci laux ies fajfilo
%
Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro
%
Dando el regxa hundejo
%
Dangxera estas bovo antauxe, cxevalo malantauxe, kaj malsagxulo de cxiuj flankoj
%
Dangxero siegxas, al Dio ni pregxas -- dangxero cxesas, ni Dion forgesas
%
De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero
%
De bona vorto lango ne doloras
%
De edzigxo tro malfrua orfoj naskigxas
%
De elekto tro multa plej malbona rezulto
%
De fremda dento ni doloron ne sentas
%
De fremda grosxo sxirigxas la posxo
%
De guto post guto disfalas granito
%
De kantado senpaga doloras la gorgxo
%
De kiu la kulpo, por tiu la puno
%
De l' koro spegulo estas la okulo
%
De la busxo gxis la manoj estas granda interspaco
%
De la manoj gxis lipoj la sup' elversxigxis
%
De la volo la ordono pli efikas ol bastono
%
De legado sen atento ne ricxigxas la prudento
%
De lia vivo arangxo estas trinko kaj mangxo
%
De majesta gxis ridinda estas nur unu pasxo
%
De malbona sxafo estas bona ecx tufo
%
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo
%
De malricxula mangxo ni guston ne scias
%
De mangxo malricxula ni guston ne scias
%
De nehavanto ecx regxo nenion ricevos
%
De parolo gxis faro estas tre malproksime
%
De peko kaj mizero estas plena la tero
%
De plendo kaj ploro ne forigxas doloro
%
De pli da suko ne malbonigxas la kuko
%
De rigardo tro alta malsanigxas okulo
%
De sama koloro, de sama valoro
%
De semo putra venas frukto ne nutra
%
De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo
%
De superfluo malbonigxas la gxuo
%
De sxafo senlana ecx lanero tauxgas
%
De tro da pano venas malsano
%
De tro multa scio krevas la kranio
%
De unu bovo oni du felojn ne desxiras
%
De unu bovo oni du felojn ne sxiras
%
De vorto gxentila ne doloras la lango
%
De zorgoj, ne de jaroj, blankigxas la haroj
%
Dek fojojn mezuru, unu fojon detrancxu
%
Deko da pekoj -- unu la puno
%
Demando ne kostas, demando ne devigas
%
Demeti de si la antikvan Adamon
%
Dentoj mordas la langon, tamen ambaux sin amas
%
Depost tempo nememorebla
%
Detruita gxis la fundo de l' fundamento
%
Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono
%
Deziri al iu cxion bonan
%
Deziro kaj inklino ordonon ne obeas
%
Deziro tre granda, sed mankas la forto
%
Deziru sincere, vi atingos libere
%
Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru
%
Diablo ne cxiam unu pordon siegxas
%
Diablo sxercon ne komprenas, vokite li venas
%
Difekton de naturo ne kovros veluro
%
Dio al vi donis, por ke vi povu doni
%
Dio batas, Dio kompatas
%
Dio donis busxon, Dio donos mangxon
%
Dio donis infanon, Dio donos por gxi panon
%
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis
%
Dio donis oficon, Dio donas kapablon
%
Dio donis oficon, Dio donas prudenton
%
Dio donis tagon, Dio donos mangxon
%
Dio donis, Dio prenis
%
Dio gxuste faras, neniam eraras
%
Dio kompatu
%
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas
%
Dio mangxon donacis, sed la dentoj agacas
%
Dio ne perfidas, se homo Lin fidas
%
Dio ne ricevis, diablo forlevis
%
Dio orfojn ne forgesas
%
Dio punas laux la fortoj
%
Dio puni deziras, li la sagxon fortiras
%
Dio scias bone pri niaj bezonoj
%
Dion fidu, sed senfare ne sidu
%
Dion kolerigis, homojn ridigis
%
Dion lauxdu kaj diablon aplauxdu
%
Diri al iu nudan veron
%
Diri la puran veron
%
Diris kaj foriris
%
Dirite, farite
%
Diron oni neas, skribo ne pereas
%
Disputo kredigas, sed ne certigas
%
Disputoj kondukas al malpaco
%
Disputu komence -- vi ne malpacos en fino
%
Disputu pri cxio, sed sen garantio
%
Dolcxe sxmiri al iu la lipojn
%
Donacetoj subtenas amikecon
%
Donaco nesincera estas donaco infera
%
Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu
%
Donado de almozoj neniam malricxigas
%
Doni al iu la baton de morto
%
Doni la finofaran baton
%
Doni la tonon
%
Doni lecionon de moroj
%
Doni ovon, por ricevi bovon
%
Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron
%
Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas
%
Dorloti serpenton sur sia brusto
%
Dormus leporo, se gxi cxason ne timus
%
Doto koron ne varmigas
%
Drasxi fojnon
%
Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn
%
Dronanto domon proponas, savito ecx brikon ne donas
%
Dronanto ecx herbeton kaptas avide
%
Droni en detaloj
%
Du botoj faras paron
%
Du kontraux unu prezentas armeon
%
Du manoj faras cxion, sed unu nenion
%
Du militas -- tria profitas
%
Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos
%
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj cxe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno
%
Dubo gardas kontraux risko
%
Dum la mangxado venas apetito
%
Ebrieco pasas post dormo, malsagxeco neniam
%
Ebriulon kaj malsagxulon oni ne jugxas
%
Ecx bagatelo povas servi al celo
%
Ecx blinda kokino povas trovi grajnon
%
Ecx cxe kokino trovigxas propra inklino
%
Ecx el sub la tero aperas la vero
%
Ecx en Parizo herbo ne farigxas cerbo
%
Ecx guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan
%
Ecx inter piuloj ne mankas pekuloj
%
Ecx kaprino placxas, se la doto suficxas
%
Ecx kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas
%
Ecx kontraux pastra prediko trovigxas kritiko
%
Ecx kvar piedoj de cxevalo gxin ne savas de falo
%
Ecx malgranda musxo ne estas sen busxo
%
Ecx malsagxulon sperto instruos
%
Ecx monstron admiras, kiu ame deliras
%
Ecx musxo sentas, kiam vi gxin turmentas
%
Ecx najtingalo ne estas sen galo
%
Ecx per dolcxa kuko vi min ne allogos
%
Ecx pinglo povas koron trapiki
%
Ecx plej bonan sxipon malbonigas la ventoj
%
Ecx plej granda malbono al bono kondukas
%
Ecx plej nigra bovino donas lakton nur blankan
%
Ecx plej ruza vulpo en kaptilon falas
%
Ecx por plej terura tago venas vespero
%
Ecx por pomo putranta trovigxas amanto
%
Ecx signo ne restis, kie urbo estis
%
Ecx sur la suno trovigxas makuloj
%
Ecx sxtipo estos bela, se vi gxin ornamos
%
Ecx sxtono verdigxas, se gxi longe ne movigxas
%
Ecx vulpo plej ruza fine estas kaptata
%
Edzigu filon, kiam vi volas -- edzinigu filinon, kiam vi povas
%
Edzigxo laux koro, laux la kvanto da oro
%
Edzigxo najbara garantias de eraro
%
Edzigxo pro amo flamanta al la sako sonanta
%
Edzigxo tro momenta estas longapenta
%
Edzin' admirata -- edzo malsata
%
Edzino pli elversxas per funelo, ol edzo enversxas per sitelo
%
Edzo edzinon lauxdas, edzino edzon aplauxdas
%
Edzo kaj edzino -- cxiela difino
%
Edzo kaj edzino estas nur unu
%
Eksalte senhalte
%
Eksplodema kiel pulvo
%
Eksplodis kiel pulvo
%
Ekster via ofico estas ekster via vico
%
Ekstere honoro, interne doloro
%
Ekzameni ne devigas preni
%
Ekzemplo proponas, sed ne ordonas
%
Ekzistas ezoko, ke fisxetoj ne dormu
%
Ekzistas ezoko, por ke fisxetoj ne dormu
%
El aero al tero
%
El du malbonoj pli malgrandan elektu
%
El flamo sin eltiris, en fajron eniris
%
El fremda ledo oni trancxas largxe
%
El fremda posxo oni pagas facile
%
El kanto oni vortojn ne eljxetas
%
El klara cxielo tondro ekbatis
%
El la busx' multaj vortoj eliras, sed ne cxiuj ion diras
%
El la faracxo farigxis kacxo
%
El la mizero oni devas fari virton
%
El la neceseco oni devas fari virton
%
El la posxo al la busxo
%
El la sama busxo li blovas varmon kaj malvarmon
%
El lia mano cxiu monero elglitas
%
El malgrandaj akveroj farigxas grandaj riveroj
%
El malplena telero vane cxerpas kulero
%
El multaj milonoj farigxas milionoj
%
El post la arbo li estas bravulo
%
El sama tero devenas, saman sukon entenas
%
Elbatadi ies sojlon
%
Elektadis sen fino, edzigxis kun porkino
%
Elektu edzinon laux deveno kaj ne laux mieno
%
Eliri sen frakaso el granda embaraso
%
Elmeti la okulon kaj vidi nulon
%
Elmetu mielon, musxoj alflugos
%
Elpeli iun el la mondo de la vivuloj
%
Eltrinki per unu tiro
%
Elversxi sur iun sian koleron
%
Eminenta sxuldanto -- malbona paganto
%
En abelujon ne blovu
%
En akvo malklara oni fisxkaptas facile
%
En amaso ecx morto estas pli gaja
%
En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas
%
En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis
%
En bona horo
%
En bona ordo tra la pordo
%
En busxo Biblio, en koro malpio
%
En cxeesto amata, en forest' insultata
%
En cxiu agxo devas kreski la sagxo
%
En cxiu angulo alia postulo
%
En cxiu brusto estas sia gusto
%
En cxiu kranio estas sia opinio
%
En cxiu kranio regas aparta opinio
%
En cxiu malbono estas iom da bono
%
En cxiu objekto trovigxas difekto
%
En cxiu translogxigxo estas parto de ruinigxo
%
En dom' de pendigito pri sxnuro ne parolu
%
En felicxo ne fieru, en malfelicxo esperu
%
En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas
%
En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon
%
En fremdan vazon ne sxovu la nazon
%
En infano vidigxas, kia homo farigxos
%
En infero logxante, kun diabloj ne disputu
%
En juneco logas, en maljuneco tedas
%
En juneco ni petas, en maljuneco forjxetas
%
En kompanio ecx morto faciligxas
%
En la bona malnova tempo
%
En la propra sia domo cxiu estas granda homo
%
En la tago de la sankta Neniamo
%
En la trijxauxda semajno
%
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj
%
En luma tago
%
En malfacila horo ecx grosx' estas valoro
%
En malsata familio mankas harmonio
%
En mizero ecx sagxulo estas malsagxa
%
En nomo de l' cxielo, sed pro bono de l' felo
%
En plej alta mizero al Dio esperu
%
En propra angulo cxiu estas fortulo
%
En puton ne kracxu, cxar vi trinki bezonos
%
En sia afero cxiu jugxu libere
%
En sia angulo li estas bravulo
%
En sia dometo li estas atleto
%
En sia korto cxiu kok' estas forta
%
En sxerco kaj ludo ofte sidas aludo
%
En trankvila vetero cxiu remas sen dangxero
%
En unu sako du katoj, cxiam mordoj kaj gratoj
%
En via malica regalo vin atendas ankaux pokalo
%
Enbati al si en la kapon
%
Enbatigxi
%
Enpakigxu kaj forigxu
%
Enpremi en la teron
%
Enpremi iun en funelon
%
Enskribu en vian memoron
%
Enspezo postulas elspezon
%
Envia moko sukceson ne detruas
%
Esperis flaton -- ricevis baton
%
Espero kaj pacienco kondukas al potenco
%
Espero logas, espero mensogas
%
Espero panon ne donas
%
Espero postulas oferon
%
Estas sxafoj, estos lano
%
Estas tubero en la afero
%
Esti angxelo inter homoj, sed satano en la domo
%
Esti bone enskribita cxe iu
%
Esti en granda embaraso
%
Esti en Romo kaj ne vidi la Papon
%
Esti en sia elemento
%
Esti en situacio sen eliro
%
Esti inter martelo kaj amboso
%
Esti sub la sxuo (de sia edzino)
%
Estinta amiko estas plej dangxera malamiko
%
Estintaj amikoj plej kruele malpacas
%
Estis la tempo, ni ne komprenis -- pasis la tempo, la sagx' al ni venis
%
Estro ne malsatas
%
Estu cxapo laux la kapo
%
Estu sagxa homo en via propra domo
%
Estu sinjoro de via vorto
%
Fabeloj por infanoj
%
Facile estas danci, se la felicxo kantas
%
Fadeno iras, kien kudrilo gxin tiras
%
Fajro provas la oron, mizero la koron
%
Fajron estingas akvo, pekon pardono
%
Falinton cxiu atakas
%
Falis el mano -- prenu satano
%
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas
%
Famo lauxte krias, cxiuj ekscias
%
Famo ne flugas, se kauxzo ne estas
%
Faras rabon kaj sxtelon, por oferi al Dio kandelon
%
Fari al iu bonan lavon
%
Fari al iu predikon pri moroj
%
Fari al iu ursan kareson
%
Fari aplauxdon sur la vangon
%
Fari el iu arkon
%
Fari el musxo elefanton
%
Farita -- elstrekita
%
Farita ne refarigxos
%
Farita via faro, nun adiaux, mia kara
%
Faro farinton rekomendas
%
Faru hodiaux, kion vi povas -- morgaux vi eble okazon ne trovos
%
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron
%
Fasto kaj pregxo ricxecon ne donas
%
Felicxo fierigas, malfelicxo sagxigas
%
Felicxo hodiaux karesas, morgaux forgesas
%
Felicxo kaj ricxo envion elvokas
%
Felicxo legxon ne konas
%
Felicxo legxon ne obeas, subite naskigxas, subite pereas
%
Felicxo venas gute, malfelicxo venas flue
%
Felicxo vezike sin levas, sed baldaux falas kaj krevas
%
Felicxon oni ne heredas nek cedas
%
Fendita ligno facile ekbrulas
%
Festeno kaj cxaso kaj da sxuldoj amaso
%
Festotaga laboro estas sen valoro
%
Fiancxigxis -- por cxiam ligigxis
%
Fiancxigxo ne estas edzigxo
%
Fiancxon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo
%
Fidanta al vorto atendas gxis morto
%
Fiera mieno -- kapo malplena
%
Fiereco venas antaux la falo
%
Filo konfesis -- patro forgesis
%
Finita kaj glatigita
%
Fino bona, cxio bona
%
Fisxo granda nagxas profunde
%
Fisxo ne iras, sed hoko gxin tiras
%
Fisxo pli granda malgrandan englutas
%
Fisxo scias pri nagxo ankaux sen via sagxo
%
Fisxo sen vino estas veneno
%
Fisxo sercxas dronon, homo sercxas bonon
%
Fisxo sercxas profundon, homo sercxas abundon
%
Fisxo volas nagxi
%
Flamigxema kiel ligno rezina
%
Fleksu arbon dum gxia juneco
%
Flugema kiel vento
%
Fluidajxo sen difino, nek vinagro nek vino
%
Fluis sur lipoj, sed en busxon ne trafis
%
For de l' okuloj, for de la koro
%
For el la manoj -- for el kalkulo
%
For konscienco, venos potenco
%
For! Forigu lin
%
Fordoni anseron, por ricevi paseron
%
Fordormi la okazon
%
Foresto de ofendo estas plej bona defendo
%
Forfluu infano kune kun la bano
%
Forgxu feron dum gxi estas varmega
%
Foriris bovido, revenis bovo
%
Formangxis en merkredo, ne sercxu en vendredo
%
Formeti en arhxivon
%
Formeti gxis la grekaj kalendoj
%
Formeti la aferon en la keston de forgeso
%
Forportu vian pakajxon kaj havajxon
%
Forsavis sian korpon kaj animon
%
Forte sidas, kiu Dion fidas
%
Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj
%
Forveturis azenido kaj revenis azeno
%
Forveturis malsagxa, revenis nur pli agxa
%
France sagxa, angle sovagxa
%
Fremda animo estas abismo sen limo
%
Fremda doloro ne kondukas al ploro
%
Fremda korpo ne doloras
%
Fremda malfelicxo instruas
%
Fremda mangxo havas bonan guston
%
Fremda medito estas kasxita
%
Fremda mizero -- ridinda afero
%
Fremda mizero ne estas sufero
%
Fremda spesmilo estas sen utilo
%
Fremdan dorson bastoni -- ankaux sian doni
%
Fremdan vundon kasxas vesto
%
Fremdlando objekton por speso donas, sed por gxin venigi, oni spesmilon bezonas
%
Frosto lin atakis
%
Frue levigxu kaj frue edzigxu
%
Frukto malpermesita estas plej bongusta
%
Fungon englutis
%
Gardatan sxafon ecx lupo timas
%
Gardu kandelon por la nokto
%
Gardu min Dio kontraux amikoj, kontraux malamikoj mi gardos min mem
%
Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj
%
Gast' en tempo malgxusta estas sxtono sur brusto
%
Gasto havas akrajn okulojn
%
Gasto kiel fisxo baldaux farigxas malfresxa
%
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo
%
Gasto tro petata foriras malsata
%
Geamantoj sin pikas
%
Geedzoj en paco vivas en regxa palaco
%
Granda doto kaj oro, sed mankas la koro
%
Granda estas la mondo, sed rifugxon ne donas
%
Granda frakaso en malgranda glaso
%
Granda kranio, sed interne nenio
%
Granda nubo, eta pluvo
%
Granda nubo, malgranda pluvo
%
Granda ofico -- grandaj zorgoj
%
Granda parolisto estas duba faristo
%
Granda parolisto, malgranda faristo
%
Granda parolo, sed malgranda volo
%
Granda sxipo bezonas profundon
%
Granda telero, malplena kulero
%
Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj
%
Griza barbo sagxon ne atestas
%
Grosxo sxparita neniam perdigxas
%
Grosxon sxtelis -- ho sxtelisto! milojn sxtelis -- financisto
%
Guto malgranda, sed sxtonon gxi boras
%
GXemu kaj ploru, sed gxis fino laboru
%
GXentila kaj trankvila, kun koro el oro
%
GXi ecx ne tusxas lian orelon
%
GXi estas akvo al lia muelilo
%
GXi estas al li tre bonvena
%
GXi estas ankoraux birdo sur la tegmento
%
GXi estas ankoraux malproksime en la kampo
%
GXi estas ankoraux pasero en aero
%
GXi estas ankoraux vortoj de orakolo
%
GXi estas kiel mustardo post la mangxo
%
GXi estas malpaco pri la regxa palaco
%
GXi estas mustardo post la mangxo
%
GXi estas nek lakto, nek selakto
%
GXi estas nek viando, nek fisxo
%
GXi estas por mi hxina scienco
%
GXi estas por mi makulo en la okulo
%
GXi estas por mi volapukajxo
%
GXi estu por vi al sano
%
GXi farigxis por mi osto en la gorgxo
%
GXi glitas de li kiel pizo de muro
%
GXi havas ankoraux signon de demando
%
GXi helpos kiel hirud' al mortinto
%
GXi iris al li preter la busxon
%
GXi jam staras al mi en la gorgxo
%
GXi ne eliris ankoraux el malproksima nebulo
%
GXi ne estas tiel facila, kiel laboro argila
%
GXi staras ankoraux malproksime en la kampo
%
GXi tusxas lin, kiel akvo anseron
%
GXibulo gxis morto restos gxibulo
%
GXis la edzigxo gxi resanigxos
%
GXis la edzigxo venos resanigxo
%
GXoju kaj festenu, sed malricxulojn subtenu
%
GXustatempa vorto estas granda forto
%
Hakado de ligno donas lignerojn
%
Hakilo estas trancxa, sed ne cedas la brancxo
%
Hako post hako estas la plej efika atako
%
Havi cxe iu krediton kaj meriton
%
Havi iom da vaporo en la kapo
%
Havi la cxefan vocxon
%
Havi la orelojn sur gxusta loko
%
Havi largxan konsciencon
%
Havi malprofiton
%
Havi orelojn sur gxusta loko
%
Havi varman lokon
%
Havi vinagron en la mieno
%
Havu poton malgrandan, sed mem estu granda
%
Hazardo estas malbona gardo
%
Hejma dometo estas kiel patrineto
%
Helpas krako kontraux atako
%
Ho ve
%
Hodiaux al mi, morgaux al vi
%
Hodiaux festene, morgaux malplene
%
Hodiaux forto, morgaux morto
%
Hodiaux pagi vi devas, morgaux kredite ricevos
%
Hodiaux supre, morgaux malsupre
%
Hoko eksaltis, afero haltis
%
Hom' malesperas, Dio aperas
%
Homo bagatelema
%
Homo esperas, morto aperas
%
Homo fidas, felicxo decidas
%
Homo lernas la tutan vivon
%
Homo pafas, Dio trafas
%
Homo proponas, Dio disponas
%
Homo senpeka neniam ekzistis
%
Honoro ne donas, kion stomako bezonas
%
Horo matena estas horo bena
%
Hunda vivo
%
Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon
%
Hundo bojas, homo vojas
%
Hundo bojas, pasanto vojas
%
Hundo bonrasa estas bona por cxaso
%
Hundo povas boji ecx kontraux la regxo
%
Iafoje oni devas okulon fermeti
%
Iele, iome, duone malbone
%
Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo
%
Ili vivas per unu animo en du korpoj
%
Ilo el oro tauxgas por cxiu laboro
%
Imiti grandsinjoron -- perdi baldaux la oron
%
Infana inklino restas gxis la fino
%
Infano ne krias, patrino ne scias
%
Infano sxtelas ovon, grandagxulo sxtelas bovon
%
Infanoj kaj fisxoj vocxon ne havas
%
Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado
%
Instruas mizero mangxi panon sen butero
%
Insulto ne algluigxas
%
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto
%
Inter fremdaj sxi estas edzino-angxelo, kun la edzo sxi estas demono kruela
%
Inter generaloj parolu pri bataloj
%
Inter kornikoj ne konvenas predikoj
%
Inter la blinduloj regxas la strabuloj
%
Inter la mano gxis la busxo ofte disversxigxas la supo
%
Inter lupoj kriu lupe
%
Inter miaj muroj estu miaj plezuroj
%
Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi
%
Interkonsento estas pli bona ol mono
%
Iom da malvero ne estas dangxero
%
Iras cxiu kruro laux sia plezuro
%
Iri for en bona hor'
%
Jen havu
%
Jen kiaj ni estas
%
Jen staras la bovoj antaux la monto
%
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta
%
Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj
%
Ju homo pli fiera, des puno pli severa
%
Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko
%
Ju pli da acxetantoj, des pli alta la prezo
%
Ju pli da babilado, des pli da pekado
%
Ju pli da bruo, des malpli da gxuo
%
Ju pli da donoj, des pli da amikoj
%
Ju pli da havo, des pli da pravo
%
Ju pli da honoro, des pli da laboro
%
Ju pli da jxuroj, des pli da suspekto
%
Ju pli frue, des pli certe -- ju pli volonte, des pli lerte
%
Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo
%
Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro
%
Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas
%
Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj
%
Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas
%
Ju pli oni posedas, des pli oni avidas
%
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco
%
Jugo propravola ne estas malmola
%
Jugxanto decidas, kiel li vidas
%
Jugxanto devas havi du orelojn
%
Jugxo komencita pacigxon ne malhelpas
%
Juku la hauxto, sed ne sur mia korpo
%
Juneco ne scias, maljuneco ne povas
%
Juneco petolis, maljuneco malsatos
%
JXeti bastonon en la radon
%
JXeti perlojn antaux la porkojn
%
JXeti polvon en la okulojn
%
JXuri kaj rejxuri
%
JXuri per la barbo de l' profeto
%
Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota
%
Kalkuli musxojn
%
Kalumniante konstante, oni ecx angxelon nigrigas
%
Kapo estas por tio, ke gxi zorgu pri cxio
%
Kapo kun herbo, sen guto da cerbo
%
Kapo majesta, sed cerbo modesta
%
Kapo malsagxa ne grizigxas nek kalvigxas
%
Kapo pekas, piedoj suferas
%
Kapoj diferencas, kranioj egalas
%
Kaprica fiancxino restos eterne frauxlino
%
Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj
%
Kaptu lin kiel forflugintan venton
%
Kapucxo monahxon ne faras
%
Kara estas dono en minuto de bezono
%
Kara estas ovo, kiam venas la Pasko
%
Karaktero olea
%
Karakteron al kanto donas la tono
%
Karesi al iu la barbon
%
Karesi kontraux la haroj
%
Kastel' en aero -- malsato sur tero
%
Kasxu kiom vi povos, mensogo sin elsxovos
%
Kasxu malbenon kaj faru bonan mienon
%
Ke la lup' estu sata, kaj la sxaf' ne tusxata
%
Kelktempa cxeso ne estas forgeso
%
Kia ago, tia pago
%
Kia demando, tia respondo
%
Kia domagxo
%
Kia drapo, tia vesto
%
Kia estas la homo, tia estas lia nomo
%
Kia estas via laboro, tia estas via valoro
%
Kia fripono, tia bastono
%
Kia greno, tia pano
%
Kia la birdo, tia la kagxo
%
Kia la homo, tia lia nomo
%
Kia la kapo, tia la cxapo
%
Kia la poto, tia la kovrilo
%
Kia la semo, tia la rikolto
%
Kia naskigxis, tia grandigxis
%
Kia naskinto, tiaj naskitoj
%
Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas
%
Kia pago, tia ago
%
Kia parohxestro, tia parohxo
%
Kia patrino, tia filino
%
Kia regalato, tia regalado
%
Kia reganto, tia servanto
%
Kia sono, tia resono
%
Kia sufloro, tia aktoro
%
Kia vivo, tia morto
%
Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj
%
Kiam filino edzinigxis, multaj fiancxoj trovigxas
%
Kiam filino edzinigxis, multaj fiancxoj trovigxis
%
Kiam forto ordonas, legxo pardonas
%
Kiam fratoj batalas, fremdulo ne enigxu
%
Kiam havo malaperis, sagxo aperis
%
Kiam kato jam formangxis, forpelado ne helpos
%
Kiam kato promenas, la musoj festenas
%
Kiam kreskas honoro, kreskas humoro
%
Kiam nokto vualas, cxiuj koloroj egalas
%
Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas
%
Kiam pasis la agxo, aperas la sagxo
%
Kiam sako mizeras, amo malaperas
%
Kiam vorto eliris, vi gxin jam ne retiros
%
Kie ajn rano iras, gxi cxiam marcxon sopiras
%
Kie dento doloras, tien iras la lango
%
Kie diablo ne povas, tien virinon li sxovas
%
Kie estas harmonio, estas beno de Dio
%
Kie estas mielo, tie musxoj ne mankas
%
Kie estas pano, ne mankas panpecetoj
%
Kie estas sufero, estas ankaux espero
%
Kie fumo levigxas, tie fajro trovigxas
%
Kie jukas, tie ni gratas
%
Kie jxuron vi auxdas, malbonon suspektu
%
Kie lumo ekzistas, ankaux ombro trovigxas
%
Kie maldike, tie rompigxas
%
Kie mi disponas, tie mi ordonas
%
Kie minaco, tie malpaco
%
Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble
%
Kie pano estas, tie musoj ne mankas
%
Kie regas konkordo, regas ordo
%
Kie regas la forto, tie rajto silentas
%
Kie regas virino, malbona estas la fino
%
Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaux sklavas
%
Kie timo, tie honto
%
Kiel akirite, tiel perdite
%
Kiel li meritis, tiel li profitis
%
Kiel oni sternas, tiel oni dormas
%
Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas
%
Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas
%
Kiel oni, tiel cxe ni
%
Kien ajn mi pafas, cxio maltrafas
%
Kien kudrilo iras, tien fadenon gxi tiras
%
Kien vi vin turnos, cxie malbone
%
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas
%
Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas
%
Kio al mi sonis, tion mi resonas
%
Kio al unu donas forton, al alia donas morton
%
Kio aliloke promenos, al ni ankaux gxi venos
%
Kio bone aspektas, tion cxiu elektas
%
Kio doloras, pri tio ni ploras
%
Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas
%
Kio en koro sidas, la vizagxo perfidas
%
Kio en la kapo, tio sur la lango
%
Kio estas bona por vi, estas bona por mi
%
Kio estas farita, estas sankciita
%
Kio estas lernita, ne estas perdita
%
Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis
%
Kio farigxis, jam ne refarigxos
%
Kio iras el koro, venas al koro
%
Kio komencigxis, tio ankaux finigxos
%
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo
%
Kio kostas malmulte, kostas plej kare
%
Kio mem ne venas, li per la dentoj gxin prenas
%
Kio mia, tio bona
%
Kio min ne tusxas, kusxu kiel kusxas
%
Kio multe kostas, multe valoras
%
Kio pasis, ne revenos
%
Kio pasis, nin forlasis
%
Kio post la montoj kusxas, tio nin neniom tusxas
%
Kio servas por cxio, tauxgas por nenio
%
Kio tauxgas por somero, ne tauxgas por vintro
%
Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos
%
Kio tro ripozas, baldaux almozas
%
Kio vendigxas kasxite, vendigxas plej profite
%
Kiom ajn oni penas, per forto placxo ne venas
%
Kiom ajn vi penos, nenio elvenos
%
Kiom da homoj, tiom da gustoj
%
Kiom da jugxantoj, tiom da jugxoj
%
Kiom da kapoj, tiom da opinioj
%
Kiom da koroj, tiom da voloj
%
Kiom la koro deziras
%
Kion Dio ne donis, perforte ne postulu
%
Kion Dio ne donis, tion perforte ne sercxu
%
Kion fari? Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas
%
Kion koro portas, vizagxo raportas
%
Kion koro sentas, lango prezentas
%
Kion legxo malpermesas, tio placxi ne cxesas
%
Kion mem mi faras, tion cxie mi flaras
%
Kion mi ne scias, tion mi ne envias
%
Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas
%
Kion mi povas, tion mi elsxovas
%
Kion ni havas, por ni ne valoras -- kiam ni gxin perdis, ni ploras
%
Kion ni vere bezonas, Dio gxin donas
%
Kion oni volas, tion oni povas
%
Kion Parizo aplauxdas, Berlino mallauxdas
%
Kion rajtas leono, ne rajtas azeno
%
Kion sagxulo ne komprenas, ofte malsagxa divenas
%
Kion sobreco deziras, ebrieco gxin diras
%
Kion vi ne perdis, tion ne sercxu
%
Kion vi pripenas, tio al vi venas
%
Kion vi semas, tion vi rikoltos
%
Kiso antaux amaso estas kiso de Judaso
%
Kiso malsincera estas dangxera
%
Kiso publika estas kiso malamika
%
Kiu agas afable, vivas agrable
%
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon
%
Kiu akvon evitas, droni ne timas
%
Kiu amas gxuon, amu ankaux enuon
%
Kiu amas honoron, amu laboron
%
Kiu amas la liton, ne akiros profiton
%
Kiu amas okulacxi, ne havas kion macxi
%
Kiu auxdis unuan, ankaux auxdu la duan
%
Kiu auxskultas, kie li ne devas, tiu auxdas, kion li ne revas
%
Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan
%
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem
%
Kiu bati deziras, trovas bastonon
%
Kiu bojas, ne mordas
%
Kiu bone agas, timi ne bezonas
%
Kiu bone sidas, tiu lokon ne sxangxu
%
Kiu bone sxmiras, bone veturas
%
Kiu cedas al sia infano, gxin pereigas per propra mano
%
Kiu cxasas du leporojn, kaptas neniun
%
Kiu cxe l' vojo konstruas, tiun cxiu instruas
%
Kiu cxion formangxis en tago, malsatos vespere
%
Kiu cxion senpripense parolas, auxdos tion, kion li ne volas
%
Kiu demandas, tiu ne eraras
%
Kiu devas, tiu elekti ne povas
%
Kiu devas, tiu povas
%
Kiu diras la veron, havas suferon
%
Kiu domagxas grosxon, perdas la tutan posxon
%
Kiu donacon prenas, tiu sin katenas
%
Kiu donas rapide, donas duoble
%
Kiu donis garantion, tiu pagu la sxuldon
%
Kiu dormas longe, vivas mallonge
%
Kiu edzigxas, tiu sxangxigxas
%
Kiu elektas tro multe, ricevas nenion
%
Kiu entreprenis, tiu sin tenu
%
Kiu flatas al cxiu, placxas al neniu
%
Kiu forton ne havas, cxiam malpravas
%
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson
%
Kiu frapas, al tiu oni malfermas
%
Kiu fremdan avidas, propran forperdas
%
Kiu frue levigxas, facile ricxigxas
%
Kiu garantias, trankvilon ne scias
%
Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte
%
Kiu grosxon ne honoras, ecx duongrosxon ne valoras
%
Kiu grosxon ne respektas, ricxecon ne kolektas
%
Kiu havas abelojn, havas mielon
%
Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon
%
Kiu havas forton, havas rajton
%
Kiu havas la forton, havas la rajton
%
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon
%
Kiu havas nenion, estas nenio
%
Kiu havas oron, havas honoron
%
Kiu hontas nenion, ne timas Dion
%
Kiu hundon mian batas, min mem ne tre sxatas
%
Kiu iras sperte, iras certe
%
Kiu iras trankvile, iras facile
%
Kiu jam havas, tiu pravas
%
Kiu kacxon arangxas, tiu gxin mangxas
%
Kiu kacxon kuiris, tiu gxin mangxu
%
Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
%
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte
%
Kiu koleras, tiu ne prosperas
%
Kiu koleras, tiu perdas
%
Kiu komencas jugxon, iras sub jugon
%
Kiu komencas tro frue, finas malfrue
%
Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro
%
Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas
%
Kiu konstante lokon sxangxas, neniam sin arangxas
%
Kiu kritikas kuragxe, mem agas malsagxe
%
Kiu kuragxe aliras, facile akiras
%
Kiu kutimis cxion jugxi, nenie povas rifugxi
%
Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras -- kiu mem ne penas, nenio al li venas
%
Kiu laboron evitas, bonon ne vidas
%
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas
%
Kiu levigxis fiere, baldaux falos al tero
%
Kiu levis la piedon, devas ekpasxi
%
Kiu lin tusxas, tiu lin sentas
%
Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn
%
Kiu lupo naskigxis, vulpo ne farigxos
%
Kiu malmulte deziras, felicxon akiras
%
Kiu malmulton ne sxatas, multon ne meritas
%
Kiu mangxon al mi donas, tiu al mi ordonas
%
Kiu mem sin adoras, nenion valoras
%
Kiu mem sin gloras, malbone odoras
%
Kiu mem sin lauxdas, tiun neniu aplauxdas
%
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime
%
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon gxis la morto
%
Kiu metion disponas, mizeron ne konas
%
Kiu minacas, tiu avertas
%
Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas
%
Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas
%
Kiu multe babilas, al si mem malutilas
%
Kiu multe babilas, pensas malmulte
%
Kiu multe minacas, ne estas dangxera
%
Kiu multe parolas, malamikon konsolas
%
Kiu multe parolas, ne multe faras
%
Kiu multe profitas, ankaux perdon ne evitas
%
Kiu multon deziras, nenion akiras
%
Kiu naskigxis sciuro, ne farigxos vulturo
%
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas
%
Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve"
%
Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo
%
Kiu ne konfidas, tiu ne bedauxras
%
Kiu ne krimas, tiu ne timas
%
Kiu ne mensogas, tiu ne vendas
%
Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Kiu ne petas, tiu ne ricevas
%
Kiu ne riskas, tiu ne gajnas
%
Kiu ne riskas, tiu ne havas
%
Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras
%
Kiu neniun savis, malamikojn ne havas
%
Kiu neniun savis, malamikon ne havas
%
Kiu okazon forsxovas, gxin jam ne retrovas
%
Kiu panon donas, malsaton ne konas
%
Kiu pekis, tiu pagas
%
Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam cxapon
%
Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas
%
Kiu pli frue venas, pli frue muelas
%
Kiu por cxiuj laboras, pri si mem ne memoras
%
Kiu povas antauxvidi
%
Kiu pri sxtelo silentas, tiu sxtelon konsentas
%
Kiu promesojn faras, tiu ne avaras
%
Kiu prudenton ne havas, tiun sagxo ne savas
%
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
%
Kiu regalas per sxtonoj, tiun oni dankas per bastonoj
%
Kiu resonis, tiu sin donis
%
Kiu ricxigxas, tiu fierigxas
%
Kiu rigardas cxielon, maltrafas sian celon
%
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde
%
Kiu rompis la glason, ordigu la kason
%
Kiu rompis, tiu pagu
%
Kiu sagxon ne havas, Dio lin savas
%
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron
%
Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas
%
Kiu sercxas marcipanon, perdas sian panon
%
Kiu servas al cxiu, al si mem malutilas
%
Kiu sian langon katenas, Dio lin benas
%
Kiu sin enjungis, devas tiri
%
Kiu sin gardas, tiu sin savas
%
Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas
%
Kiu supren kracxon jxetas, sian barbon al gxi submetas
%
Kiu sxteliston regalas, mem sxteliston egalas
%
Kiu sxuldojn estingas, ricxecon atingas
%
Kiu sxvitas, tiu profitas
%
Kiu timas bestaron, ne iru arbaron
%
Kiu trans muro auxskultas, tiun la muro insultas
%
Kiu tro alte svingas, nenion atingas
%
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaux okulojn difektas
%
Kiu tro bezonas, tiu legxon ne konas
%
Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas
%
Kiu tro multe deziras, nenion akiras
%
Kiu tro pelas, nur malakcelas
%
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaux haltas
%
Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas
%
Kiu venas plej frue, sidas plej gxue
%
Kiu venis post la mangxo, restas sen mangxo
%
Kiu venis unue, muelas pli frue
%
Kiu vivas sen kalkulo, baldaux estos almozulo
%
Kiu vivas trankvile, vivas facile
%
Kiu vivos, tiu vidos
%
Kiu volas komerci, tiu sagxon bezonas
%
Kiu volas mensogi, devas bone memori
%
Kiu volas panon, ne dorlotu la manon
%
Kiun favoras la sorto, por tiu ecx koko estas ovoporta
%
Kiun felicxo subtenas, al tiu mem cxio venas
%
Kiun la sorto karesas, al tiu cxio sukcesas
%
Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos
%
Kiun malgxojo ne turmentis, tiu gxojon ne sentas
%
Kiun regxo protektas, tiun ministro elektas
%
Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas
%
Klopodi pri cxies favoro estas pleje malsagxa laboro
%
Klopodi sen limo per korpo kaj animo
%
Klopodo estas kun mono, sed sen gxi pli malbone
%
Knaba gusto kun forto dauxras gxis la morto
%
Knabon senfortan cxiuj batoj atingas
%
Koko krias fiere, sed ne dangxere
%
Kolera kiel cento da diabloj
%
Kolera kiel rabia hundo
%
Kolero montras malsagxulon
%
Kolero pravecon ne donas
%
Komenca inklino dauxras gxis la fino
%
Komenci de Adamo
%
Komenci per Dio kaj fini per diablo
%
Komenci per flato kaj fini per bato
%
Komencigxis mizero, gxi venas per pordo kaj fenestroj
%
Komencigxis proceso, mono fluas sen cxeso
%
Komenco Aprila -- trompo facila
%
Komenco bona -- laboro duona
%
Komercisto estas cxasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas
%
Komparo ne estas pruvo
%
Komplezema malsagxulo estas pli dangxera ol malamiko
%
Konateco ne estas hereda
%
Konduki la dancojn
%
Konfido naskas konfidon
%
Konfidu, sed vidu
%
Konigxas birdo laux flugo kaj homo laux ago
%
Konigxas majstro laux sia verko
%
Konkordo malgrandajxon kreskigas, malkonkordo grandajxon ruinigas
%
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola
%
Konscienco trankvila estas bona dormilo
%
Konsento konstruas, malpaco detruas
%
Konservas ecx karbo la strukturon de l' arbo
%
Konsilojn cxiu donas, sed ne kiam oni bezonas
%
Konsilu kiu povas
%
Konsoligxas mizerulo, se li estas ne sola
%
Konstrui kastelojn en aero
%
Konstrui kastelon sur glacio
%
Konsumi sian antauxan grason
%
Konsumi sian grenon antaux gxia maturigxo
%
Kontenteco estas pli bona ol ricxeco
%
Kontentigi cxiujn ecx angxelo ne povas
%
Kontentigi la katon kaj kune la raton
%
Kontentulo estas pli felicxa, ol homo plej ricxa
%
Kontraux bato senatenda ekzistas nenia defendo
%
Kontraux cxiu malfacilo ekzistas konsilo
%
Kontraux cxiu rimedo ekzistas rimedo
%
Kontraux cxiu tedo ekzistas rimedo
%
Kontraux doloro helpas bona humoro
%
Kontraux faro farita ne helpas medito
%
Kontraux forta mano la legxo estas vana
%
Kontraux homo fiera Dio estas severa
%
Kontraux kalumnio helpas nenio
%
Kontraux kalumnio ne povas batali ecx dio
%
Kontraux lupo ne helpas kalkulo
%
Kontraux malfelicxo ne defendas ecx ricxo
%
Kontraux malfelicxoj baro ne ekzistas
%
Kontraux musxoj bravulo, kontraux homoj timulo
%
Kontraux neesto ne helpas protesto
%
Kontraux nehavo ecx jugxo silentas
%
Kontraux peko batalu, sed pekanton ne tusxu
%
Kontraux peko prediku, sed pekinton pardonu
%
Kontraux tuta kohorto ecx Herkulo estas malforta
%
Kontraux vesto malbona konspiras cxiu sxtono
%
Kontraux volo de Dio helpos nenio
%
Kontrauxstari per cxiuj fortoj
%
Konu nin, sxatu nin
%
Korniko vundita propran voston timas
%
Koro plenigxas -- lango movigxas
%
Koro tro plena -- busxo parolas
%
Korvo al korvo okulon ne pikas
%
Kovri la busxon de sia konscienco
%
Kresko mamuta, sed sagxo liliputa
%
Krevis la vazo antaux la nazo
%
Krii el la tuta gorgxo
%
Kritiki estas facile, fari malfacile
%
Kriu ecx rauxke, sed kanti ne cxesu
%
Kudri per fluganta kudrilo
%
Kuiriston vaporo satigas
%
Kulo nenion valoras, sed gxia piko doloras
%
Kun Dio vi iros cxien, sen Dio nenien
%
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola
%
Kun kiu vi festas, tia vi estas
%
Kun kiu vi kunigxas, tia vi farigxas
%
Kun konfido neniam rapidu
%
Kun la peko en mano
%
Kun sia tuta domo kaj havo
%
Kun sia tuta posedo kaj heredo
%
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu
%
Kun vero severa komercajxo forvelkos
%
Kune kaptite, kune punite
%
Kuradi kiel venenita muso
%
Kuragxa homo en sia domo
%
Kuragxa mieno antaux propra kameno
%
Kuragxe li staras, kiam muro lin baras
%
Kuragxo cxion atingas
%
Kurba estas la ligno, sed rekte gxi brulas
%
Kurbigxadi kiel diablo en akvo benita
%
Kurbigxu hoko laux postuloj de l' loko
%
Kuri de sia propra korpo
%
Kutimo estas dua naturo
%
Kvalito bona ne bezonas admonon
%
Kvina rado cxe veturado
%
Kvitigxas servo per reservo
%
La "por" kaj la "kontraux"
%
La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj
%
La afero estas plenumita
%
La afero havas tempon
%
La afero malsukcesis
%
La afero ne brulas
%
La afero ne iras glate
%
La afero ne staras sur pinto de ponto
%
La afero ne urgxas
%
La dorm' estas bona, se mankas la mono
%
La enigmo simple solvigxas
%
La felo tanadon ne valoras
%
La fino kronas la verkon
%
La forestanto cxiam estas malprava
%
La haroj disstarigxas
%
La haroj strecxigxas
%
La jxeto estas farita
%
La konscienco lin ne turmentas
%
La lango de virino estas sxia glavo
%
La lastan el amaso atakas la hundo
%
La lipoj ne montru, kion mangxis la busxo
%
La loto estas tirita
%
La ludo kandelon ne valoras
%
La lumo por vero ofte estas dangxero
%
La luno ne auxskultas, kiam hundo gxin insultas
%
La mangxota fisxo estas ankoraux en la rivero
%
La mano lin jukas
%
La morto ne distingas, cxiujn egale atingas
%
La morto sxercon ne komprenas: oni gxin vokas, gxi venas
%
La muro havas orelojn
%
La parto plej vasta venos la lasta
%
La plej dangxera homo -- malbona in' en domo
%
La sama afero, sed kun la kapo al tero
%
La sigelo ankoraux ne estas metita
%
La tempo cxiam malkasxas la veron
%
La tempo venos, ni cxion komprenos
%
La tuta ludo ne valoras kandelon
%
La unua trovita
%
La vivo staras sur la karto
%
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton
%
Laboro finita -- ripozo merita
%
Laboro fortigas, ripozo putrigas
%
Laboro homon nutras, sen laboro li putras
%
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco
%
Laboro kondukos al honoro kaj oro
%
Laboro lacigas, sed akiro gxojigas
%
Laboro ne estas leporo -- gxi haltos, ne forsaltos
%
Lang' estas mola kaj lauxvole petola
%
Langa vundo plej profunda
%
Lango miela, sed koro kruela
%
Lango nenion atingas, se gxin sagxo ne svingas
%
Larmo virina baldaux sekigxas
%
Larmoj pravecon ne pruvas
%
Larmoj sxuldon ne pagas
%
Lasi fali la manojn
%
Laux cxiuj legxoj de la arto
%
Laux la agoj de l' homo estas lia nomo
%
Laux la frukto oni arbon ekkonas
%
Lauxdu belecon de l' maro, sed cxe rando de arbaro
%
Lauxdu la maron, sed restu sur tero
%
Lauxdu tagon nur vespere
%
Lavu tutan jaron, negro ne blankigxos
%
Lecionoj al profesoro estas vana laboro
%
Legxe kaj rajte
%
Legxo estas bona, se advokato gxin helpas
%
Legxo estas cedema: kien vi deziras, gxi iras
%
Legxo malaperas, moro dauxras
%
Legxo mallertulon ligas, lertulon fortigas
%
Legxo pasintajxon ne tusxas
%
Legxo valoras por poste, sed ne por antauxe
%
Lernado havas maldolcxan radikon, sed bonan efikon
%
Lernado sen fruktoj ne restas
%
Lerneja sekreto ne iru al gazeto
%
Lernu juna -- vi scios maljuna
%
Lernu juna, por esti sagxa maljuna
%
Lerteco sorcxon ne bezonas
%
Levigxu kun la suno, edzigxu dum juna
%
Li atendas kaj plendas kaj denove atendas
%
Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo
%
Li bruligis al si la lipharojn
%
Li dentojn prunti ne bezonas
%
Li diris adiaux al la mondo surtera
%
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano
%
Li ecx el sablo vipojn tordas
%
Li ekscitigxas kiel bolanta lakto
%
Li esploris iom la fundon de la glaso
%
Li estas bravulo en sia angulo
%
Li estas en acida humoro
%
Li estas en klopodoj de l' kapo gxis piedoj
%
Li estas flamigxema kiel rezina ligno
%
Li estas frotita kaj polurita
%
Li estas homo sperta kaj lerta
%
Li estas kompetenta, kiel besto pri argxento
%
Li estas la portreto de sia patro
%
Li estas portreto de sia patro
%
Li estas preskaux mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato
%
Li estas sia propra mastrino
%
Li estas vera hidrargo
%
Li faras princan promeson, sed ne havas ecx speson
%
Li faris sian lastan translokigxon
%
Li foriris kun longa nazo
%
Li forpelis siajn piedojn
%
Li havas ankoraux la lakton sur la lipoj
%
Li havas ankoraux printempon en kapo
%
Li havas cerbon ne tro potencan
%
Li havas cxiun horon alian moron
%
Li havas dentojn ne por parado
%
Li havas en la cerbo tro multe da herbo
%
Li havas la kapon fortike sur la kolo
%
Li havas la kapon sur gxusta loko
%
Li havas la kapon sur la gxusta loko
%
Li havas musxon en la kapo
%
Li havas nek cxelon, nek kelon
%
Li havas pli da mono ol da bezono
%
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli
%
Li havas pli da sxuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo
%
Li havas siajn kapricojn
%
Li havas truon en la manplato
%
Li havis viandon, mi havis nur oston -- li havis la gxuon, mi pagis la koston
%
Li jam estas trans montoj kaj maro
%
Li jam faras la lastan spiron
%
Li jxus elrampis el la ova sxelo
%
Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon
%
Li kuragxon kolekti ne bezonas
%
Li logxas tie, kien ecx birdo ne flugas
%
Li mem estas patrono por sia persono
%
Li mensogas masxine
%
Li mensogas tiel, ke la muroj krakas
%
Li minacas per fingro en la posxo
%
Li ne elpensis la filozofian sxtonon
%
Li ne elrampis ankoraux el la vindoj
%
Li ne enlasas pusxon en sian busxon
%
Li ne estas el la grandaj sagxuloj
%
Li ne estas el la regimento de timuloj
%
Li ne frapis al si ankoraux la kornojn
%
Li ne havas kapon de ministro
%
Li ne toleras ecx musxon sur la muro
%
Li neniam venkis la alfabeton
%
Li pafis sin for
%
Li parolas sen senco kaj sen interligo
%
Li pasis akvon kaj fajron kaj marcxojn kaj marojn
%
Li prenos kaj benos
%
Li pulvon ne elpensis
%
Li ripozu trankvile
%
Li saltas gracie, kiel urso ebria
%
Li salutas profunde kaj mordas hunde
%
Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron
%
Li sercxas la venton sur la kampo
%
Li sidas en sxuldoj gxis super la sxultroj
%
Li sxtelas de najbaro, por doni al altaro
%
Li sxvitas ankoraux super la alfabeto
%
Li tauxgas nek por studo, nek por ludo
%
Li tenas la nazon supren
%
Li trafis el sub pluvo en riveron
%
Li tremas, kiel auxtuna folio
%
Li vidas nur gxis la pinto de sia nazo
%
Li vivas en gxuo kaj bruo
%
Li vivas sur la tero kiel en infero
%
Li vorton en la posxo ne sercxas
%
Li zorgas pri gxi kiel pri negxo pasintjara
%
Lia animo forkuris en la pinton de la piedo
%
Lia cerbo iris promeni
%
Liaj dentoj povas festi sabaton
%
Liaj dentoj povas forgesi sian metion
%
Liaj flugiloj paralizigxis
%
Liberulo iras, kien li deziras
%
Ligno fendita facile flamigxas
%
Lin tusxas nek admono, nek ordono
%
Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo
%
Liveru nur panon, mangxontoj sin trovos
%
Logxi en la fino de la mondo
%
Longa dormado sxuldojn kreskigas
%
Longa konsidero savas de sufero
%
Longe cxerpas la krucxo, gxis gxi fine rompigxas
%
Longe sxtelas sxtelisto, tamen fine li pendos
%
Ludi kun iu ludon de pugnoj
%
Ludi ventobatadon
%
Ludo aparte, kaj afero aparte
%
Luksa la vesto, sed malplena la posxo
%
Lumo farigxos, kulpulo trovigxos
%
Lupo dormanta sxafon ne kaptas
%
Lupo kaptas, sed li ankaux enfalas
%
Lupo lupon ne mangxas
%
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras
%
Lupo sxangxas la harojn, sed ne la farojn
%
Macxi kaj remacxi
%
Magia rondo
%
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro
%
Malantaux barilo kuragxo estas facila
%
Malantauxe mizero, antauxe malespero
%
Malaperis kiel sxtono en maron
%
Malaperis, kiel vaporo
%
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
%
Malbona herbo froston ne timas
%
Malbona virino diablon superas
%
Malbone kasxita sxteliston incitas
%
Malbonon oni memori ne cxesas, bonon oni baldaux forgesas
%
Malbonulon diablo ne prenas
%
Maldolcxa por la lango, sed saniga por la sango
%
Malfelicxo inviton ne atendas
%
Malfelicxo kaj peko levigxas sen veko
%
Malfelicxo komuna estas malpli premanta
%
Malfelicxo malofte venas sole
%
Malfelicxo sin ne gxenas, faru geston -- gxi tuj venas
%
Malfelicxo venas rajde, foriras piede
%
Malfelicxo venas sen alvoko
%
Malfelicxo venas, malfelicxon kuntrenas
%
Malfelicxoj kaj batoj venas cxiam kun fratoj
%
Malfermita kelo tentas al sxtelo
%
Malgranda aspekte, sed granda intelekte
%
Malgranda birdeto, sed akra ungeto
%
Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo
%
Malgranda pezo, sed granda prezo
%
Malgrandaj infanoj kauxzas laboron, grandaj -- doloron
%
Malhumileco estas kara plezuro
%
Maljunaj jaroj, sed ne sagxaj faroj
%
Malkovri antaux iu sian koron
%
Malnova afero en nova livero
%
Malpaco pro limo farigxas kutimo, malpaco pro kredo farigxas heredo
%
Malpaculo
%
Malpaculon cxiu batas
%
Malplacxas nenio, se taksas pasio
%
Malplena sako pusxas al peko
%
Malplena sako tentas al peko
%
Malpli da havo, malpli da zorgoj
%
Malpli da posedo, malpli da tedo
%
Malpli esperu, pli konsideru
%
Malproksime vidas, antaux la nazo ne vidas
%
Malpurulo
%
Malricxa kiel muso pregxeja
%
Malricxeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo
%
Malricxeco ne estas malvirto
%
Malricxigas ne nehavado, sed tro granda dezirado
%
Malricxulo parencojn ne havas
%
Malricxulo rabiston ne timas
%
Malsagxa kiel sxtipo
%
Malsagxo estas najbaro de mizero
%
Malsagxulo cxie sian nomon skribas
%
Malsagxulo de cxiuj flankoj
%
Malsagxulo diris vorteron, sagxulo komprenas la tutan aferon
%
Malsagxulo en foiro estas bona akiro
%
Malsagxulo kaj infano parolas la veron
%
Malsagxulo malpacigis kaj dek sagxuloj repacigi ne povas
%
Malsagxulo ne grizigxas nek senharigxas
%
Malsagxulo ofte estas profeto
%
Malsagxulo sxtonon jxetis, dek sagxuloj gxin ne atingos
%
Malsagxulo venas, komercisto festenas
%
Malsagxulo, kiel tamburo -- kiu pasas, lin batas
%
Malsagxuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'
%
Malsagxulon favoras felicxo
%
Malsagxulon oni batas ecx en la pregxejo
%
Malsanan demandu, al sana donu
%
Malsano venas rapide, foriras rigide
%
Malsata stomako orelon ne havas
%
Malsato donas spriton
%
Malsato malfortigas, sxuldo suferigas
%
Malsato ne estas frato
%
Malsato plej bone gustigas la mangxon
%
Malsatulon la fabloj ne nutros
%
Malsxparulo gxuas nelonge, avarulo neniam
%
Mankas klapo en lia kapo
%
Mankis al Petro klopodoj, li acxetis al si domon
%
Manko de oro ne estas malhonoro
%
Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra
%
Mano manon lavas
%
Mano pekis, dorso pagas
%
Manon malkvietan cxiu muro atakas
%
Marcxandado acxeti ne devigas
%
Marcxando acxeti ne devigas
%
Maro cxiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas
%
Maro da mizeroj
%
Mastro elbabilis, gastoj ne silentos
%
Mastro en vojo -- servantoj en gxojo
%
Matena horo estas plena de oro
%
Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas
%
Matura agxo
%
Melki kaproviron
%
Melku bovon senfine, li lakton ne donos
%
Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro
%
Mensoganto devas havi bonan memoron
%
Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo
%
Mensogo kaj sxtelo estas du fratoj
%
Mensogo malproksimen ne kondukas
%
Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas
%
Meti trabojn sur la vojon
%
Metio lacigas, metio vivigas
%
Metio mangxon ne bezonas kaj mangxon tamen donas
%
Mezuri laux sia metro
%
Mi ankaux lokon sur la tero okupas
%
Mi blinde pafos, eble trafos
%
Mi flanke sidis, mi ne auxdis nek vidis
%
Mi havas pri tio nek scion nek supozon
%
Mi hejme sidis, nenion vidis
%
Mi konas miajn homojn
%
Mi lavas al mi la manojn
%
Mi lin liberigis, li min sagxigis
%
Mi ne povas kapti en gxi la sencon
%
Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton
%
Mi ne volas tion cxi scii
%
Mi panon ne esperis, subite kuko aperis
%
Mia lango -- mia malamiko
%
Mia logxejo -- mia regxejo
%
Mia logxejo estas mia regxejo
%
Mielo sur lango, kaj glacio en koro
%
Mieno fiera al ludo mizera
%
Miljaroj ne povis -- minuto elsxovis
%
Min ne tusxas la afero, mi staras ekstere
%
Minacas dento al la vento
%
Minaci per pugno en la posxo
%
Minacoj ne mortigas
%
Miraklo inter mirakloj
%
Mizero faras lerta, mizero faras sperta
%
Mizero faras viziton, ne atendante inviton
%
Mizero havas talentan kapon
%
Mizero instruas
%
Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas
%
Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime
%
Mizero saltas, mizero haltas
%
Mizero sur mizero
%
Mola kiel vakso
%
Mono amas kalkulon
%
Mono estas regxo, mono estas legxo
%
Mono fluas al ricxulo, batoj al malricxulo
%
Mono kuras al mono
%
Mono mondon regas
%
Mono monon naskas
%
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras
%
Mono perdita, nenio perdita -- honoro perdita, cxio perdita
%
Mono plenumas cxiujn oficojn
%
Mono publika estu fortika
%
Monto gravedigxis, muso naskigxis
%
Montradi al si reciproke la dentojn
%
Montras parolo, kion cerbo valoras
%
Montroj kaj konsiloj estas facilaj
%
Montru moneron, cxio farigxos
%
Mordantaj hundoj kuras cxiam kun vundoj
%
Morgaux estas la amata tago de mallaboruloj
%
Morgaux frue venos plue
%
Mortinta sercxu cxielon, vivanta ian celon
%
Muele sencele
%
Muelilo haltas, muelisto eksaltas
%
Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto
%
Multaj svatigxas, felicxulo edzigxas
%
Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj
%
Multe da fiancxoj, sed la gxusta ne venas
%
Multe da peno, neniom da pano
%
Multe da sprito, sed neniom da profito
%
Multe en kapo, sed nenio en posxo
%
Multe entreprenis, sed ne multe eltenis
%
Multe komencite, malmulte plenumite
%
Murmuregas la urso, sed danci gxi devas
%
Murmuri tra la dentoj
%
Muso la katon cxiam ofendis
%
Muso satigxis, faruno malbonigxis
%
Naivuloj jam ne ekzistas
%
Najbaro ne gxemas, kiam boto nin premas
%
Naskigxas fiancxino por sia fiancxo
%
Naskigxu, edzigxu kaj mortu -- cxiam monon alportu
%
Nazo supren, vento antauxen
%
Ne atendis, ne esperis -- malfelicxo aperis
%
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite
%
Ne atingos krio gxis la trono de Dio
%
Ne auxskultinte, ne kondamnu
%
Ne batalu pot' el tero kontraux kaldrono el fero
%
Ne batas bastono sen persono
%
Ne bedauxru hierauxan, ne atendu morgauxan, ne forlasu hodiauxan
%
Ne bela estas amata, sed amata estas bela
%
Ne bela estas kara, sed kara estas bela
%
Ne beligas loko homon, sed homo la lokon
%
Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj
%
Ne cxiam dauxras malbona vetero, ne cxiam dauxras homa sufero
%
Ne cxiam estas festo, venos ankaux fasto
%
Ne cxiam estas sankta Johano
%
Ne cxiam per agxo mezurigxas la sagxo
%
Ne cxio batas, kio tondras
%
Ne cxio brilanta estas diamanto
%
Ne cxio griza estas lupo
%
Ne cxio utilas, kio brilas
%
Ne cxion oni devas severe ekzameni
%
Ne cxiu aspiranto devas esti prenanto
%
Ne cxiu bojato estas sxtelisto
%
Ne cxiu fiancxigxas, kiu svatigxas
%
Ne cxiu gxibulo estas sanktulo
%
Ne cxiu havas egalan felicxon
%
Ne cxiu hundo bojanta estas hundo mordanta
%
Ne cxiu papereto estas banka bileto
%
Ne cxiu raporto estas vera vorto
%
Ne cxiuj havas egalan felicxon
%
Ne defendas oro kontraux doloro
%
Ne demandu scienculon, demandu spertulon
%
Ne diru "hop" antaux la salto
%
Ne doloras frapo sur fremda kapo
%
Ne donu kaj ne boju
%
Ne ekpepi
%
Ne ekzistas en komerco amikeco nek sxerco
%
Ne ekzistas forto kontraux la morto
%
Ne ekzistas fumo sen brulo
%
Ne ekzistas fumo sen fajro
%
Ne ekzistas honoro sen laboro
%
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj
%
Ne ekzistas kareso sen intereso
%
Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono
%
Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo
%
Ne ekzistas ofico sen benefico
%
Ne ekzistas regulo sen escepto
%
Ne ekzistas savo kontraux malbona virino
%
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo
%
Ne el cxiu ligno oni faras violonon
%
Ne el unu forno li mangxis jam panon
%
Ne elversxu la malpuran, antaux ol vi havas la puran
%
Ne elvoku lupon el la arbaro
%
Ne en cxiu afero estu severa
%
Ne en unu tago elkreskis Kartago
%
Ne esperite, ne songxite
%
Ne estas piediranto kolego al rajdanto
%
Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas
%
Ne falas frukto malproksime de l' arbo
%
Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante
%
Ne faru kalkulon sen la mastro
%
Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon
%
Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon
%
Ne fidu heredon, fidu posedon
%
Ne gutas mielo el la cxielo
%
Ne havante, oni petas; ricevinte, forjxetas
%
Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono
%
Ne helpas plendo nek ploro kontraux kreditoro
%
Ne helpas ploro al doloro
%
Ne helpas spegulo al malbelulo
%
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro
%
Ne insultu mizeran, ne moku malliberan
%
Ne iras hakilo al kolo humila
%
Ne iru al fremda anaro kun via regularo
%
Ne iru fadeno antaux kudrilo
%
Ne iru okuloj super la frunton
%
Ne jugxo kondamnas, sed jugxanto
%
Ne jugxu pri afero laux gxia ekstero
%
Ne kaptita -- ne punita
%
Ne karesu per mano, sed karesu per pano
%
Ne kasxigxas lia lango malantaux la vango
%
Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron
%
Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
%
Ne kotas besto en sia nesto
%
Ne kracxu en puton, cxar vi trinki bezonos
%
Ne kredas sxtelisto, ke honestaj ekzistas
%
Ne kredu al orelo, kredu al okulo
%
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo
%
Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito
%
Ne lacigxos mano, ne farigxos pano
%
Ne lacigxu viaj manoj pri fremdaj infanoj
%
Ne lauxdu la tagon antaux vespero
%
Ne longe sinjora dauxras favoro
%
Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto
%
Ne maro dronigas sxipon, sed la ventoj
%
Ne mia estas la cxevalo, min ne tusxas gxia falo
%
Ne moku mizeron de alia, cxar baldaux venos via
%
Ne moku riveron, ne atinginte la teron
%
Ne movi la busxon
%
Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon
%
Ne naskigxu ricxa, naskigxu felicxa
%
Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo
%
Ne pelu tiun, kiu mem forkuras
%
Ne pentru diablon sur la muro
%
Ne por lupo estas supo
%
Ne povas cxiu homo esti pap' en Romo
%
Ne prediku knabino al via patrino
%
Ne prenis pastro la donon -- rekasxu sako la monon
%
Ne prokrastu gxis morgaux, kion vi povas fari hodiaux
%
Ne punu edzinon antaux infanaj okuloj, ne punu infanojn antaux fremduloj
%
Ne pusxu vian regularon en fremdan anaron
%
Ne rapidu insulti, volu auxskulti
%
Ne rapidu kun fido antaux longa kunesido
%
Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj
%
Ne rapidu, trankvile decidu
%
Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio
%
Ne sama la vento blovas konstante
%
Ne sanktuloj potojn faras
%
Ne sercxu bonan arbaron, sercxu bonan najbaron
%
Ne servas larmo anstataux armo
%
Ne spicigxas mangxo de mastrina beleco
%
Ne suficxas ploro al kreditoro
%
Ne sxovu la nazon en fremdan vazon
%
Ne sxovu nazon en fremdan vazon
%
Ne sxpari monon nek penon
%
Ne sxtelus sxtelistoj, se ne ekzistus kasxistoj
%
Ne tauxgas du ursoj por unu nesto
%
Ne tauxgas la vero por komerca afero
%
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan
%
Ne timu trancxilon, timu babilon
%
Ne trovante bovinon, oni sxtelas kokinon
%
Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin cxasis
%
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis
%
Ne valoranto placxas, sed placxanto valoras
%
Ne valoras bofilo, kiam mortis filino
%
Ne valoras la akiro ecx la penon de l' deziro
%
Ne valoras la faro la koston de l' preparo
%
Ne veku malfelicxon, kiam gxi dormas
%
Ne venas honoro sen laboro
%
Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas
%
Ne venas rato mem al kato
%
Ne venos rato mem al kato
%
Ne venos rato mem al la kato
%
Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas
%
Ne voku diablon, cxar li povas aperi
%
Ne volas kokin' al festeno, sed oni gxin trenas perforte
%
Ne volis rajdi sur cxevalo, ekrajdis sur azeno
%
Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio
%
Nebuligi al iu la okulojn
%
Nebuligi la okulojn
%
Neceseco kontrauxvola estas legxo malmola
%
Neceso ne estas kareso
%
Neevitebla malbono
%
Negocaj aferoj estas severaj
%
Negxo kasxas nur gxis printempo
%
Nek al teksto, nek al preteksto
%
Nek al temo, nek al celo
%
Nek eniro, nek eliro
%
Nek gxojo, nek malgxojo dauxras eterne
%
Nek helpeble, nek konsileble
%
Nek io, nek alio
%
Nek pikite, nek hakite
%
Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo
%
Nek por baki, nek por haki
%
Nek transnagxeble, nek transireble
%
Nelegxe akirita ne estas profita
%
Nenia ago farigxas sen pago
%
Nenia konstruo povas esti sen bruo
%
Nenia peketo restas longe sekreto
%
Nenia peno nek provo donos lakton de bovo
%
Neniam atendita ofte venas subite
%
Nenie semata, cxie trovata
%
Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj sxuldoj turmentas
%
Neniom da oro, sed bona gloro
%
Neniu estas profeto en sia urbeto
%
Neniu sanktulo estas sen makulo
%
Neniu scias, kio morgaux lin trafos
%
Neniu vidas, kio lin insidas
%
Nesciado de legxo neniun pravigas
%
Nevo de papo facile farigxas kardinalo
%
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate
%
Ni facile forgesas, kio nin ne interesas
%
Ni forgesas averton, ni memoras la sperton
%
Ni laboru kaj esperu
%
Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
%
Ni vidas, kiu ridas -- kiu ploras, ni ne vidas
%
Nigran kornikon sapo ne blankigos
%
Nigro sur blanko pruvas sen manko
%
Nin cxiam ravas, kion ni ne havas
%
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro
%
Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas
%
Nokte ecx monstro estas belulo
%
Nomo egala, sed esenco mala
%
Notu en la kamentubo
%
Nova balailo bone balaas
%
Nova stato -- nova vivo
%
Novaj sinjoroj -- novaj moroj
%
Nuda kaj kruda, sen grosxo en posxo
%
Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
%
Nun finigxas mia klereco
%
Nur pano kun fromagxo, sed afabla vizagxo
%
Nur suferinto sxatas felicxon
%
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras
%
Nutri per promesoj
%
Nutru lupon plej sate, li cxiam sercxas arbaron
%
Obstina kiel kapro
%
Ofta festo -- malplena kesto
%
Ofte cxapo de kampulo kovras kapon de sagxulo
%
Ofte de kauxzo senenhava venas efiko plej grava
%
Ofte kantas la busxo, kiam ploras la koro
%
Ofte ligis malsagxulo kaj dek sagxuloj malligi ne povas
%
Ofte ligis malsagxulo, kaj sagxuloj malligi ne povas
%
Ofte mano forgesas, kion busxo promesas
%
Ofte sagxulo vivas malricxe kaj malsagxulo felicxe
%
Okaza komplimento ne iras al testamento
%
Okazo faras sxteliston
%
Okazo kreas sxteliston
%
Okazon kaptu cxe l' kapo, cxar la vosto estas glita
%
Okulo avidas cxion kion vidas
%
Okulo de mastro pli ol beno de pastro
%
Okulo ne atentas, dorso eksentas
%
Okulo ne vidis -- pagu la sako
%
Okuloj estas pli grandaj ol la ventro
%
Okupi sen celo lokon sub cxielo
%
Oni akceptas laux vizagxo, oni forlasas laux sagxo
%
Oni batas la oron, por provi gxian valoron
%
Oni batas ne la agxon, sed la vizagxon
%
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo
%
Oni batas, malkaresas, kaj ecx plori ne permesas
%
Oni bonon forgesos, malbonon memoras
%
Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo
%
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsagxulon per lia rido
%
Oni elbatas kojnon per kojno
%
Oni estas ricxa neniam suficxe
%
Oni faris, oni cxesis, kaj ni cxion forgesis
%
Oni invitas -- venu, oni donacas -- prenu
%
Oni komencas per sxteletoj kaj finas per sxtelegoj
%
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas
%
Oni lekas la manon, sed celas la panon
%
Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron
%
Oni maron admiras, se oni maron ne iras
%
Oni metis makulon en mian kalkulon
%
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro
%
Oni ne povas sin movi laux cxiu vento aparte
%
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas
%
Oni prenas avide, oni redonas malrapide
%
Oni prenas per manoj, redonas per piedoj
%
Oni prisxtelas ne ricxulon, sed sengardulon
%
Oni tondas sxafinojn, tremas la sxafoj
%
Oni vivas ne kun mono, sed kun persono
%
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni
%
Ora sxlosilo cxion malfermas
%
Ora sxlosilo cxiun pordon malfermas
%
Ordigi al iu la kapon
%
Ordo estas beno por cxiu entrepreno
%
Ordonita kiso havas guston maldolcxan
%
Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero
%
Oro nur fingron eksvingas kaj cxion atingas
%
Ovo kokinon ne instruas
%
Paca silento, ke ne blovas ecx vento
%
Paco al lia cindro
%
Pafi -- maltrafi
%
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj
%
Pagas ne ricxulo, pagas kulpulo
%
Pagi por fremda festeno
%
Pagi sen partopreno por fremda festeno
%
Pago de sxuldanto estas bona en cxiu kvanto
%
Pagos lupo por la sxafo
%
Palpi al iu la pulson
%
Pano busxon ne sercxas
%
Pano estas alportita, korbo estu forjxetita
%
Pardonemeco superas justecon
%
Parenc' al parenco ne malhelpas intence
%
Parenco per Adamo
%
Parolanto semas, auxdanto rikoltas
%
Paroli dolcxe en la orelon
%
Paroli per vortoj kovritaj
%
Paroli sensencajxon
%
Parolo angxela, sed penso pri sxtelo
%
Parolo estas argxento, oron similas silento
%
Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj
%
Pasero sperta estas lerta
%
Pasero sperta ne bezonas averton
%
Pasinta doloro for el memoro
%
Pastro sxafon ne prenas, gxi hejmen revenas
%
Pastro vivas de pregxoj, advokato de legxoj
%
Pastron nutras pregxejo
%
Patroj avaras, infanoj malsxparas
%
Pecon detrancxitan al la pano ne regluu
%
Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj
%
Peke akirita ne estas profita
%
Pekinto pentas, kolero silentas
%
Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro
%
Peko malnova perdas pekecon
%
Pekon sercxi oni ne bezonas
%
Peli tagojn sen afero de mateno al vespero
%
Pelis pavon, falis kavon
%
Pelu mizeron tra l' pordo, gxi revenos tra l' fenestro
%
Pendonto ne dronos
%
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo
%
Per bezono venas mono
%
Per eraro ne pravigxas la faro
%
Per insulto kaj kolero ne klarigxas afero
%
Per kio la veto? Per la kapo malsupren
%
Per lango flatas, per mano batas
%
Per lerta admono alfluas la mono
%
Per mezuro kaj peso akirigxas sukceso
%
Per mono ecx silento farigxas elokvento
%
Per mono, ne per mano punu vilagxanon
%
Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu
%
Per pacienco kaj fervoro sukcesas cxiu laboro
%
Per pacienco venas scienco
%
Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas
%
Per promesoj estas pavimita la infero
%
Per tro multa varto malbonigxas la farto
%
Per unu sxtono oni du jxetojn ne faras
%
Per vorto gxentila cxio estas facila
%
Perdi la kandelon el la kapo
%
Perdi la kuragxon
%
Perdi la sagxon
%
Perdigxas per pruntedono amiko kaj mono
%
Perdinta la kapon pri haroj ne ploras
%
Pereis sxafino, pereu ankaux la sxafido
%
Perforta amo estas plej forta malamo
%
Peto de barono estas ordono
%
Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando
%
Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
%
Petolu, dibocxu, sed poste sorton ne riprocxu
%
Petro kornojn tenas, Pauxlo lakton prenas
%
Petro parolas sen direkto, sed Pauxlo konjektu
%
Petro rifuzas, Pauxlo ekuzas
%
Petron kruro doloras, Karolo ne lamas
%
Piaj deziroj
%
Piedo ne atentis, kapo eksentis
%
Piki al iu la vundan lokon
%
Plej bona gvidilo estas la lango
%
Plej bona kuracisto estas la tempo
%
Plej bona sprito estas silento
%
Plej bone ridas, kiu laste ridas
%
Plej certa laboro -- laboro per oro
%
Plej dangxera malsano estas manko de sagxo
%
Plej facile promeso rimigxas kun forgeso
%
Plej granda potenco kusxas en la komenco
%
Plej juna katido musojn jam pelas
%
Plej kruela estas redono por farita bono
%
Plej kuirita kampulo cxiam restos krudulo
%
Plej sagxa maljunulo ne estas tro sagxa
%
Plena estas la infero de promesitaj aferoj
%
Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno
%
Plena kaso sxteliston altiras
%
Plena sako cxiun mastron al vi klinos
%
Plena stomako lauxdas la faston
%
Plenblovi la lipojn
%
Plendoj stomakon ne plenigas
%
Plenumigxis la tasko per granda fiasko
%
Plenumita via ofico, nun pasis via vico
%
Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo
%
Pli bona -- estas malamiko de bona
%
Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima
%
Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro
%
Pli bona brancxo sennuksa, ol kagxo plej luksa
%
Pli bona cxifona vesto, ol ricxeco en malhonesto
%
Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno
%
Pli bona estas io, ol nenio
%
Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaux venu"
%
Pli bona estas paco felicxa, ol havo plej ricxa
%
Pli bona estas sagxa malamiko, ol malsagxa amiko
%
Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro
%
Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla
%
Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo
%
Pli bona io ol nenio
%
Pli bona pano sen butero, ol dolcxa kuko sen libero
%
Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero
%
Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco
%
Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro
%
Pli bone estas enviigi, ol kompatigi
%
Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci
%
Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon
%
Pli bone estas sensale, ol tro sale
%
Pli bone estas sxviti ol tremi
%
Pli bone fleksigxi, ol rompigxi
%
Pli bone malfrue, ol neniam
%
Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi
%
Pli bone ne fari, ol erari
%
Pli bone ne sali, ol sali tro multe
%
Pli da bruo, ol da faro
%
Pli da havo, pli da klopodoj
%
Pli da infanoj, pli da beno
%
Pli da infanoj, pli da manoj
%
Pli da mono, pli da zorgo
%
Pli da okuloj, pli da certeco
%
Pli efike ol bato pelas malsato
%
Pli facile estas eviti ol spiti
%
Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti
%
Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi
%
Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi
%
Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri
%
Pli facile estas perdi vilagxon, ol akiri domon
%
Pli facile estas regi ol agi
%
Pli facile estas vilagxon perdi, ol domon akiri
%
Pli felicxa estas donanto ol prenanto
%
Pli felicxa estas martelo insultata, ol amboso kompatata
%
Pli felicxa sinjoro sen havo, ol ricxulo sed sklavo
%
Pli helpas guto da felicxo, ol barelo da sagxo
%
Pli kara estas kap' ol cxapo
%
Pli kara estas kapo ol cxapo
%
Pli kara kapo ol cxapo
%
Pli kostas la sako, ol la tuta pako
%
Pli tiras virina haro, ol cxevala paro
%
Pli valoras faro nenia, ol faro malbona
%
Pli valoras interkonsento, ol jugxa dokumento
%
Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo
%
Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito
%
Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto
%
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona
%
Pli valoras propra cxemizo, ol fremda plena valizo
%
Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco
%
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo
%
Pli valoras vinagro donacita, ol vino acxetita
%
Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino
%
Plibono estas malamiko de bono
%
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas
%
Plumo ne sentas, papero silentas
%
Pluvo en Aprilo -- por la tero utilo
%
Popola kutimo havas valoron de legxo
%
Popolo diras, Dio diras
%
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima
%
Por amiko komplezo neniam estas tro peza
%
Por cxiu ago venas la tempo de pago
%
Por cxiu ago venos tempo de pago
%
Por cxiu faro estas horo
%
Por cxiu plezuro devas esti mezuro
%
Por ebriulo ne ekzistas dangxero
%
Por fremda koro ne ekzistas esploro
%
Por gasto ne petita mankas kulero
%
Por glate mensogi, oni spriton bezonas
%
Por honoro ni dankas, se mangx' al ni mankas
%
Por hundon dronigi, oni nomas gxin rabia
%
Por kapti ezokon, bongustigu la hokon
%
Por la mono pastra pregxo, por la mono romp' de legxo
%
Por li ecx la muso ne estas sen felo
%
Por longa malsano kurac' estas vana
%
Por malfrua gasto restas nur osto
%
Por malsagxulo bastono -- por sagxulo leciono
%
Por malsanulo forto, por kokido la morto
%
Por mia mono mi ankaux estas barono
%
Por musxon mortigi, oni pafilegon ne uzas
%
Por nenio oni faras nenion
%
Por paro amanta cxiu loketo suficxas
%
Por parolo delira ne ekzistas rediro
%
Por patrino ne ekzistas infano malbela
%
Por Pauxlo sperto -- por Petro averto
%
Por peko senkonscia puno nenia
%
Por pendigi sxteliston, antauxe lin kaptu
%
Por pot' argila poto fera estas najbaro dangxera
%
Por regna speso ne ekzistas forgeso
%
Por ricxulo fasto -- por malricxulo festo
%
Por sagxulo suficxas aludo
%
Por sia oro cxiu estas sinjoro
%
Por sperto kaj lerno ne suficxas eterno
%
Por sxafo tondita Dio venton moderigas
%
Por sxafon formangxi, lupo trovos pretekston
%
Por unu -- festeno, por alia -- cxagreno
%
Por vendisto mensogo estas necesa apogo
%
Por via bono vin regalas bastono
%
Por virta orelo ne dangxeras vorto malbela
%
Post alkutimigxo doloras disigxo
%
Post brua vento subita silento
%
Post dolcxa vino restas acida vinagro
%
Post domagxo venas sagxo
%
Post dorma trankvilo venas bona konsilo
%
Post kolero venas favoro
%
Post konfeso venas forgeso
%
Post la batalo pregxo ne helpas
%
Post la falo oni farigxas singarda
%
Post la fasto venas festo
%
Post la fino de l' batalo estas multe da kuragxuloj
%
Post mia malapero renversigxu la tero
%
Post morto kuracilo jam estas sen utilo
%
Post nokta ripozo helpas la muzo
%
Post sufero venas prospero
%
Post vetero malbela lumas suno plej hela
%
Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas
%
Poton taksu laux sono, sinjoron laux tono
%
Prave li ricevas
%
Prave punite lauxmerite
%
Prediki al surduloj
%
Pregxejo proksima, sed Dio malproksima
%
Pregxon faru, sed farunon preparu
%
Pregxu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo
%
Pregxu kore kaj laboru fervore
%
Preni iun sur la dentojn
%
Prenu kiel vi volas, la poto cxiam bolas
%
Pri dolcxa vorto ne fieru, maldolcxan ne koleru
%
Pri gustoj oni disputi ne devas
%
Pri havo najbara oni estas malavara
%
Pri kio amikoj sekretas, ili vian jugxon ne petas
%
Pri kio estas la afero? Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte
%
Pri la sxtrumpa truo scias nur la sxuo
%
Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta
%
Pri lando malproksima estas bone mensogi
%
Pri nenio oni povas jxuri
%
Pri propra afero neniu jugxas libere
%
Pri tio jam cxiuj paseroj babilas
%
Printempo semas, auxtuno rikoltas
%
Pripensu malrapide kaj agu decide
%
Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon
%
Pro eraro ne pravigxas la faro
%
Pro homo fiera gxojas infero
%
Pro kapo malsagxa suferas la kruroj
%
Pro karta preno perdigxis bieno
%
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj
%
Pro multo da arboj li arbaron ne vidas
%
Pro najleto bagatela pereis cxevalo plej bela
%
Pro vorta ludo li ecx patron ne domagxas
%
Pro vorta piko ofte perdigxas amiko
%
Profiton celu, sed aliajn ne pelu
%
Prokrastita ne estas perdita
%
Proksima kubuto, sed ne por la busxo
%
Promesi orajn montojn
%
Promesita trezoro estas sen valoro
%
Promeso estas largxa, plenumo estas sxargxa
%
Promeso ne satigas
%
Pronomoj "mia", "min" kaj "mi" en mondo regas cxiam tri
%
Propeka kapro
%
Propra opinio ne estas legxo por alia
%
Propra sufero -- plej granda sur tero
%
Propra supo brogas, fremda allogas
%
Propra volo ordonon superas
%
Propran gxibon neniu vidas
%
Propran vangon neniu batas
%
Proverbo estas sperto, proverbo estas averto
%
Prunto amikon forpelas
%
Puno pekon svingas, favorkoreco gxin estingas
%
Pura cxielo fulmon ne timas
%
Pura konscienco estas plej granda potenco
%
Putrado de fisxo komencigxas de l' kapo
%
Rado malbona knaras plej multe
%
Rajdi sur cxevalo oni ne lernas sen falo
%
Rakonti cxion faritan kaj kasxitan
%
Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu
%
Rano ecx en palaco sopiras pri marcxo
%
Rapide -- senvide
%
Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj
%
Rapidu malrapide
%
Raporti pri cxiuj cirkonstancoj kaj nuancoj
%
Razisto raziston razas
%
Regna kaso -- bona cxaso
%
Regxo donacis, sed polico minacas
%
Rekomendo kondukas al plendo
%
Renkontigxis la kato kun sentima rato
%
Respektu Dion kaj regxon kaj obeu la legxon
%
Restas nek konsilo, nek konsolo
%
Resti maljuna knabino
%
Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti
%
Restu tajloro cxe via laboro
%
Rezonado kaj filozofado panon ne donas
%
Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron
%
Ricevi musxon en la cerbon
%
Ricevis bandito laux sia merito
%
Ricevos vulpo por sia kulpo
%
Ricxa estas tiu, kiu sxuldas al neniu
%
Ricxa preparo, sed povo avara
%
Ricxa zorgas pri cxampano, malricxa pri pano
%
Ricxeco estas frato de fiereco
%
Ricxeco sen gvido kiel cxevalo sen brido
%
Ricxigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
%
Ricxulo havas grandan parencaron
%
Ricxulo havas kornojn, malricxulo dornojn
%
Ricxulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas
%
Ricxulo veturas, malricxulo kuras
%
Ridas blindulo pri lamulo
%
Rido matene -- ploro vespere
%
Rigardacxi kiel bovido
%
Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri
%
Rigardi malafable
%
Rigardi per ambaux okuloj
%
Rigardu per ambaux okuloj
%
Ripetado estas plej bona lernado
%
Ripetata parolo pri la sama titolo
%
Riveretoj fluas al riveroj
%
Rol' de virino -- bona mastrino
%
Romo estas tie, kie estas la papo
%
Rostita kolombeto ne flugas al busxeto
%
Rusto mangxas feron, cxagreno la koron
%
Rusto mangxas la feron, kaj zorgo la homon
%
Sagxa estas la frato post ricevo de l' bato
%
Sagxa estas la hundo post ricevo de l' vundo
%
Sagxa hundo post la vundo
%
Sagxa kapo duonvorton komprenas
%
Sagxa scias, kion li diras -- malsagxa diras, kion li scias
%
Sagxa tenas aferon, malsagxa esperon
%
Sagxo abunda, sed ne profunda
%
Sagxo barbon ne atendas
%
Sagxulo scias ion, sed neniu scias cxion
%
Sako alenon ne tenas, gxi baldaux elvenas
%
Sako malplena sin rekte ne tenas
%
Sako ne sonas -- amiko ne konas
%
Sakon kun truo vi neniam plenigos
%
Saltadi cxirkaux afero, kiel blovata negxero
%
Saltadi el unua al deka
%
Sama busxo blovas varmon kaj malvarmon
%
Sama gento, sama sento
%
Samaj kondicxoj, samaj supersticxoj
%
Sango bolas, juneco petolas
%
Sango komuna reciproke sin altiras
%
Sango ne silentas, sian sangon gxi sentas
%
Sanigajxo malbongusta, sed efiko plej gxusta
%
Sanktfigurojn ornamas, kaj homojn malamas
%
Sapo blankecon ne havas, tamen blanke gxi lavas
%
Sapumi la okulojn
%
Sata malsatan ne povas kompreni
%
Sata stomako ne lernas volonte
%
Scias la kato, kies lardon gxi mangxis
%
Scienco havas semon enuan, sed frukton bongxuan
%
Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas
%
Scion akiru, sed ne cxion eldiru
%
Sciu elokventi, sciu ankaux silenti
%
Sciu funde, sed tenu profunde
%
Se al hundo mankas nenio, gxin atakas rabio
%
Se amas Dio, prosperas cxio
%
Se amiko petas, li neniam ripetas
%
Se birdo tro bekas, la katon gxi vekas
%
Se brulas nenio, fumo ne iras
%
Se cxiu balaos antaux sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
%
Se cxiu speson donos, malricxulo malsaton ne konos
%
Se decidos la sorto, helpos nenia forto
%
Se devigas neceso, faru kun kareso
%
Se Dio ne arangxos, lupo vin ne mangxos
%
Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos
%
Se Dio ordonos, ecx sxton' lakton donos
%
Se edzino ordonas, domo ordon ne konas
%
Se elsaltas la okazo, gxi rompigxas kiel vazo
%
Se en kor' io sidas, vizagxo perfidas
%
Se ezoko piigxis, gobio ne dormu
%
Se forestas la suno, suficxas la luno
%
Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke
%
Se gut' al guto aligxas, maro farigxas
%
Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus
%
Se homoj mankas, infano ankaux estas homo
%
Se io venas al busxo, busxon ne fermu
%
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta
%
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
%
Se kalumnio ecx pasas, gxi cxiam ion lasas
%
Se kalumnio ne brulas, gxi almenaux makulas
%
Se la arbo falis, cxiu brancxon derompas
%
Se la cxielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero
%
Se la gasto estas amata, ecx lia servanto ne restas malsata
%
Se la gasto meritas, ecx lia hundo profitas
%
Se la kaliko tro plenigxas, la vino elversxigxas
%
Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas
%
Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de gxi ne suferos
%
Se lipo dikigxas, ventro maldikigxas
%
Se lupo ekpentis, sxafo atentu
%
Se malricxulo sukcesas, li cxiujn forgesas
%
Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas
%
Se mi faru riverencon, mi elektas potencon
%
Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapisxon
%
Se mi scius, kion mi ne scias, cxiuj sagxuloj min envius
%
Se muso nur unu truon disponas, gxi baldaux la vivon fordonas
%
Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al cxio dirus amen
%
Se ne la "se" malfelicxa, mi estus nun homo plej ricxa
%
Se ne placxas la najbaro, ne placxas lia faro
%
Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto
%
Se negxas sur la monto, estas malvarme en la valo
%
Se neniu plendas, neniu defendas
%
Se okulo ne atentas, dorso eksentas
%
Se okulo ne vidas, koro ne avidas
%
Se okulo ne vidis, pagas la posxo
%
Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston
%
Se Pecxjo ne semos, Petro ne rikoltos
%
Se peko trafas, ecx bastono ekpafas
%
Se sako tro plenigxas, gxi baldaux disxsirigxas
%
Se silentas drasxejo, malpacas logxejo
%
Se stomako doloras, kapo laboras
%
Se unu ne venis, dek ne atendas
%
Se vendisto ne mensogas, li acxetanton ne allogas
%
Se vi donas mielon, donu ankaux kuleron
%
Se vi faros vin sxafo, la lupoj vin mangxos
%
Se vi krudulon iom karesos, li al si cxion permesos
%
Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos
%
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu
%
Se vi prenis la violonon, prenu ankaux la arcxon
%
Se vi pri cxio informigxos, vi baldaux maljunigxos
%
Se vi sendis malsagxulon, sendu kontrolon
%
Se vi senfine parolos, de gxi la poto ne bolos
%
Se vi sidos en branoj, vin mangxos la porkoj
%
Se vi sxafo farigxos, lupoj ne mankos
%
Se vi volas filinon, flatu la patrinon
%
Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn
%
Seka panpeco, sed en libereco
%
Selante cxevalon, oni gxin karesas
%
Sen atendo, sen espero venis mizero
%
Sen fajro ne brulas ecx pajlo
%
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus
%
Sen laboro ne venas oro
%
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
%
Sen mono en urbon ne iru
%
Sen mono oni estas nulo, kun mono -- sagxulo
%
Sen ordo en afero ne ekzistas prospero
%
Sen povo kolero estas ridinda afero
%
Sen regalo ne estas balo
%
Sen rigardo, sen gardo
%
Sen speso unua ne ekzistas la dua
%
Sencxesa guto ecx sxtonon traboras
%
Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto
%
Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas
%
Senditon oni auxskultas aux ne auxskultas, sed ne punas nek insultas
%
Senfara plendo ne estas defendo
%
Senfortuloj longe vivas
%
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos
%
Senlaboreco dormon alportas
%
Senlaboreco estas patrino de cxiuj malvirtoj
%
Senlanigu, sed ne senfeligu
%
Senlanigu, sed ne senhauxtigu
%
Senpaga estas nur la morto, sed gxi kostas la vivon
%
Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
%
Sercxi la tagon pasintan
%
Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam
%
Servo al Dio vana ne restas
%
Servo ne petita ne estas merita
%
Servo postulas reservon
%
Sia estas kara pli ol la najbara
%
Sia estas kara pli ol najbara
%
Sian sorton neniu evitos
%
Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton
%
Sidi en amaso da embaraso
%
Sidi en laboroj gxis super la oreloj
%
Sidi kiel muso sub balailo
%
Sidi kiel sur pingloj
%
Sidi sur pingloj
%
Sidu lango malantaux la vango
%
Siegxi ies pordon
%
Silente
%
Silento estas konsento
%
Silentu donante, parolu ricevante
%
Simio al simio placxas pli ol cxio
%
Sin turni al la posxo
%
Singardeman Dio gardas
%
Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras
%
Sinjoro karesas, sed baldaux cxesas
%
Sinjoro petas, kvazaux dekretas
%
Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas
%
Situacio sen eliro
%
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano
%
Sola vojo libera al la fundo rivera
%
Songxo teruras, songxo forkuras
%
Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas
%
Sonorilo vokas al pregxejo kaj mem neniam eniras
%
Sorto donas favoron, sorto donas doloron
%
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
%
Sperta mano ne restas sen pano
%
Sperto sagxon akrigas
%
Spesmilo superflua posxon ne sxiras
%
Spesmilo vojon trabatas
%
Spiko malplena plej alte sin tenas
%
Sprit' en tempo ne gxusta estas tre malbongusta
%
Sprita vorto tentas, nenion atentas
%
Staras la morto jam en la korto
%
Stari per unu piedo en la tombo
%
Stari por iu kiel muro kaj turo
%
Starigxi obstine
%
Staris, ekfaris
%
Stomako malsata nur pri pano meditas
%
Stomako ne estas spegulo: kion gxi mangxis, ne vidas okulo
%
Strecxi la orelojn
%
Strecxigxi el la hauxto
%
Strecxu la okulojn
%
Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu
%
Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro
%
Suferinto pli valoras, ol lerninto
%
Suferoj sufokas kaj homoj mokas
%
Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj
%
Superpinte -- nur tusxinte
%
Sur arbon klinigxintan saltas la kaproj
%
Sur cxeval' de najbaro la sxargxo ne pezas
%
Sur cxiu flanko nur manko kaj manko
%
Sur la sxtelisto brulas la cxapo
%
Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro
%
Sur legxa bazo
%
Sur lia nuko sidas pli ol peruko
%
Surmeto rompas, komparo trompas
%
Suspekto pruvon ne egalas
%
SXafaro harmonia lupon ne timas
%
SXafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon
%
SXafo kalkulita ne estas savita
%
SXajno trompas
%
SXajnon ne fidu, jugxi ne rapidu
%
SXatu amikon laux la dato de akiro
%
SXerce dirite, cele pensite
%
SXipon rompitan cxiuj ventoj atakas
%
SXirigxis fadeno sur la bobeno
%
SXiru rozojn en somero, cxar en vintro ili ne estas
%
SXiru rozojn en somero, cxar en vintro ili ne estos
%
SXiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
%
SXlosilo uzata ruston ne konas
%
SXparu grosxon -- vi havos plenan posxon
%
SXparu kiam bone, vi havos kiam bezone
%
SXtelajxokasxisto mem estas sxtelisto
%
SXteletiston oni batas, sxtelegiston oni sxatas
%
SXteli cxe sxtelisto estas malfacile
%
SXtelisto sxteliston evitas, cxar li tie ne profitas
%
SXtelisto sxteliston ne perfidas
%
SXtelu malproksime, edzigxu proksime
%
SXtono de falpusxigxo
%
SXuldo estas unua heredanto
%
SXuldo havas longan vivon
%
SXuldo kaj mizero estas najbaroj
%
SXuldo ne bruas, tamen dormon detruas
%
SXuldo ne makulas, sed pagon postulas
%
SXuldo ne rustigxas, sxuldo ne mortigxas
%
SXuldoj kaj mizero estas najbaroj
%
SXuldon tempo ne kuracas
%
SXuti polvon en la okulojn
%
Tablo festena, sed telero malplena
%
Tablo kovrita faras amikojn
%
Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas
%
Tablon ornamas ne tuko, sed kuko
%
Tago arangxas, tago sxangxas
%
Tago festa -- for aferoj
%
Tago tagon sekvas, sed ne similas
%
Tajloro krimis, botisto pendas
%
Taksi la sanon ni lernas en malsano
%
Tani al iu la hauxton
%
Tapisxon ne deziris, maton akiris
%
Temp' estas mono
%
Temp' estas valoro simile al oro
%
Tempo flatas, tempo batas
%
Tempo kaj cirkonstancoj sagxon alportas
%
Tempo prenas, tempo pagas
%
Tempo toleras, sed vero aperas
%
Tempo venos, zorgon prenos
%
Teni iun per fera mano
%
Teni la okulojn en strecxo
%
Teni sian langon en la busxo
%
Tie cxi malbone, tie nebone
%
Tie iras fumo per densaj nuboj
%
Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros
%
Tiel estas, tiel restas
%
Tien okuloj iras, kien la koro deziras
%
Timi sian propran ombron
%
Timo havas grandajn okulojn
%
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan
%
Tio cxi estas laux lia gusto
%
Tio estas lia amata cxevaleto
%
Titolo sen mono -- sensignifa sono
%
Tolajxon malpuran lavu en la domo
%
Tondro kampulon memorigas pri Dio
%
Tordi sxnurojn el sablo
%
Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
%
Tra vitro de teruro pligrandigxas la mezuro
%
Trafe aux maltrafe
%
Trafi de Scilo al HXaribdo
%
Trafi du celojn per unu sxtono
%
Trafi per la parolo rekte en la vizagxon
%
Trafi per la vizagxo en koton
%
Trafis falcxilo sur sxtonon
%
Trafis hakilo al ligno malmola
%
Trafis pugno pugnon
%
Traflugis angxelo preter orelo
%
Trafos hakilo al ligno malmola
%
Tralavi la gorgxon
%
Trancxi rekte en la karnon
%
Transsalte -- senhalte
%
Trapafadi la aeron
%
Tremo atakas
%
Treni sian vivon de mizero al mizero
%
Trinki pro ies sano
%
Trio placxas al Dio
%
Tro akra fajro estas sen dauxro
%
Tro alta postulo acxetanton ne sxargxas
%
Tro da bono ne turmentas
%
Tro da enspezo ne estas tro da pezo
%
Tro da konfido kondukas al perfido
%
Tro da kuiristoj kacxon difektas
%
Tro da libero kondukas al mizero
%
Tro da metioj -- profitoj neniaj
%
Tro elektema ricevas nenion
%
Tro forta jxuro -- la afero ne pura
%
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj
%
Tro kara arangxo por malkara tagmangxo
%
Tro longa atendo gxis fino de l' vendo
%
Tro longa sufero -- malgranda espero
%
Tro multe da salo malbonigas la mangxon
%
Tro nutrata kapro farigxas kiel apro
%
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo
%
Tro rapida edzigxo -- porcxiama katenigxo
%
Tro rapida faro estas nur baro
%
Tro rapida laboro, tro malgranda valoro
%
Tro rapida ricxigxo diablon gxojigas
%
Tro saltas la rato -- gxin kaptas la kato
%
Tro sata, tro bata
%
Troa festeno estas veneno
%
Troa petolo dangxera al kolo
%
Troa petolo estas dangxera por la kolo
%
Trovigxas bonaj homoj en la mondo
%
Trovis malbonulo malbonulon pli grandan
%
Truon de l' honoro flikos neniu tajloro
%
Turnigxadi kiel serpento
%
Tuso kaj amo ne estas kasxeblaj
%
Tuta jam sata, sed okulo malsatas
%
Tute gxuste laux lia gusto
%
Tute libera, kiel birdo aera
%
Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj
%
Unu fava sxafo tutan sxafaron infektas
%
Unu floras, alia ploras
%
Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono
%
Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas
%
Unu fojon sxtelis pomon kaj perdis por cxiam honestan nomon
%
Unu guto plenigas la glason
%
Unu hako kverkon ne faligas
%
Unu hirundo printempon ne alportas
%
Unu kapo facile trovas apogon
%
Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas
%
Unu orienten, alia okcidenten
%
Unu ovo malbona tutan mangxon difektas
%
Unu pasero alian valoras
%
Unu sagxo estas bona, du estas pli bonaj
%
Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon
%
Unu sola guto la glason plenigas
%
Unu soldato militon ne faras
%
Unu vido tauxgas pli ol dek auxdoj
%
Unu vundo alian kuracas
%
Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'
%
Unua atesto estas la vesto
%
Unua pasxo iron direktas
%
Unua venis, unua prenis
%
Unueco donas fortecon
%
Unufoje sxtelinta restas cxiam sxtelisto
%
Urson al mielo oni ne tiras per orelo
%
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu
%
Urtikon frosto ne difektas
%
Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton
%
Uzu tempon estantan, antauxvidu estontan, memoru estintan
%
Valoras ne la vesto, valoras la enesto
%
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto
%
Vane vi tentas, mi ne konsentos
%
Vazo rompita longe sin tenas
%
Venas cxagreno sen granda peno
%
Venas kvazaux vokita kaj petita
%
Venas profito -- venas merito
%
Venas proverbo el popola la cerbo
%
Venas prudento post la gxusta momento
%
Venas rido post minaco, kaj pacigxo post malpaco
%
Venis fino al mia latino
%
Venis mizero -- helpu min, frato; pasis mizero -- for, malamato
%
Venis trancxilo al la gorgxo
%
Venkas ne forto, venkas la sorto
%
Venkiton oni ne batas
%
Venos knabeto ankaux kun peto
%
Venos sxtelisto al la jugxisto
%
Venos tempo, venos konsilo
%
Vento al li ekflugis sub la hauxto
%
Vento sendita tondron reportos
%
Ventro malsata orelon ne havas
%
Vera kiel vorto de profeto
%
Vera opinio montrigxas en ebrio
%
Vergo doloras, sed sagxon ellaboras
%
Vero ne bezonas mediti nek spriti
%
Versxi aeron al aero
%
Vespere gxuu lunon, sed ne sercxu la sunon
%
Vespero lacigas, mateno fresxigas
%
Vesto eluzita, sed pureco spirita
%
Vesto homon prezentas
%
Veturi sur sia paro da kruroj
%
Vi amas preni, amu redoni
%
Vi min mangxigos, mi vin trinkigos
%
Vi ne kredas, ne auxskultu, sed min ne insultu
%
Vi povas ecx haki lignon sur lia kapo
%
Vi sekrete vorton diros, gxi tra l' tuta mondo iros
%
Vi sekretos al edzino, sxi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino
%
Vi varmigos serpenton, gxi al vi enpikos la denton
%
Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra
%
Vian vivon gxuu, sed fremdan ne detruu
%
Vidas okulo, sed mano ne trafas
%
Vilagxano kreditas, vilagxestro pruntas
%
Vilagxano kreditas, vilagxestro prunteprenas
%
Vin ne tusxu la eraroj en fremdaj faroj
%
Virina lango bucxas sen sango
%
Virina ploro sen valoro
%
Virina rideto pli kaptas ol reto
%
Virino batas per lango -- aperas vundo plej sanga
%
Virino bonorda estas muta kaj surda
%
Virino eligxis, kalesxo senpezigxis
%
Virino havas haron longan kaj sagxon mallongan
%
Virino kolera pli ol hundo dangxera
%
Virino scias -- tuta mondo scias
%
Virta virino straton ne konas
%
Vitro kaj felicxo ne estas fortikaj
%
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras
%
Vivi de estontaj enspezoj
%
Vivi de sxparita kaso
%
Vivi emerite
%
Vivi en silko kaj veluro, en gxojo kaj plezuro
%
Vivi iele -- trapele
%
Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita
%
Vivi kiel cxe la brusto de Dio
%
Vivi kiel kuko en butero
%
Vivi kun iu en fido kaj konfido
%
Vivi kun iu en intima amikeco
%
Vivi kun iu kiel hundo kun kato
%
Vivi largxe kaj lukse
%
Vivi laux postuloj de la gxustaj kalkuloj
%
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere
%
Vivi per sistemo de "el mano al busxo"
%
Vivi sate kaj glate
%
Vivis puninde, mortis ridinde
%
Vivo glate ne fluas, cxiam batas kaj skuas
%
Vivo modera estas vivo sendangxera
%
Vivo sen modero kondukas al mizero
%
Vivon privatan kasxu la muroj
%
Vivon travivi estas art' malfacila
%
Vivu mizere, sed vivu libere
%
Vivu stomako laux stato de l' sako
%
Vivu, progresu, sed lerni ne cxesu
%
Vizagxo agrabla kaj ungo diabla
%
Vizagxo de Katono, sed virto de fripono
%
Vizagxo sen kulpo, sed koro de vulpo
%
Vojon batitan herbo ne kovras
%
Volanta kruro ne lacigxas de kuro
%
Vole-nevole
%
Voli aux ne voli neniu malpermesas
%
Volo kaj deziro legxojn ne konas
%
Volo kaj sento faras pli ol prudento
%
Volu-ne-volu -- elekto ne ekzistas
%
Volus kato fisxojn, sed la akvon gxi timas
%
Vort' en gxusta momento faras pli ol argxento
%
Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas
%
Vorto donita estas kiel legxo
%
Vorto sona estas plej admona
%
Vortoj sakon ne plenigas
%
Vortojn sxparu, agojn faru
%
Vulpo faras oferon -- atendu dangxeron
%
Vulpo mienon sxangxas, sed plue kokidojn mangxas
%
Vundan lokon protektis, alian difektis
%
Vundo pasas, vorto restas
%
Vundo sekreta doloras plej multe
%
Zorgu pri vi, kaj nenion pli
%
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian
%
Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian
%
